Bresto (Belorusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bresto)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brest.
Bresto
urbo de provinca signifo • limurbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 224000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 344 470  (2024) [+]
Loĝdenso 2 357 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 5′ N, 23° 39′ O (mapo)52.08472222222223.656944444444Koordinatoj: 52° 5′ N, 23° 39′ O (mapo) [+]
Alto 280 m [+]
Areo 146,12 km² (14 612 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Bresto (Belorusio)
Bresto (Belorusio)
DEC
Bresto
Bresto
Situo de Bresto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brest, Belarus [+]
vdr

Bresto, antaŭe Litova BrestoBresto apud Bugo (ruse "Брест", beloruse "Брэст", pole Brześć, jide בּריסק, hebree ברסט ליטובסק, ukraine: Берестя ) estas urbo en Belorusio, administra centro de la Bresta regiono. La urbo situas en la plej okcidenta parto de Belorusio, proksime al Pollando.

La urbo estas grava transporta centro, rivera haveno. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 344 470 loĝantoj sur areo de 146,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 357 loĝantoj/km². Ĝis 1945 la urbo situis en Pollando, kie nun estas centro de la pola kulturo en Belorusio, kun la pola konsulejo, kaj kiel la nomo Litova Bresto (Brest-Litovsk) indikas, ankoraŭ pli frue estis parto de Litovio.

La urbo estas fama precipe pro la Traktato de Brest-Litovsk (laŭ la malnova nomo de la urbo), en 1918, inter soveta Rusio kaj Ukrainio unuflanke kaj la centraj regnoj (Aŭstrio-Hungario, Bulgario, la Germana Regno kaj Turkio) aliflanke, kiu fiksis la eliron de Rusio el la Unua mondmilito. Ĝi ankaŭ konatiĝis pro la Defendo de la Bresta Fortikaĵo dum la dua mondmilito somere 1941 (pro kio la urbo ricevis la honoran sovetunian titolon "Fortreso-Heroo".

La germanaj generaloj Mauritz von Wiktorin kaj Heinz Guderian kaj la sovetia oficiro Semyon Krivoshein dum la defilado de la germana armeo Wehrmacht kaj Ruĝa Armeo en Bresto la 22an de septembro 1939 post la dispartigo de Pollando laŭ la pakto Hitlero-Stalino (Pakto Ribbentrop-Molotov)

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj de Bresto estas