Brendon Clark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brendon Clark
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1903 (1903-11-30)
Morto 9-an de novembro 1956 (1956-11-09) (52-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Nov-Zelando
Okupo
Okupo poeto • esperantisto
vdr

Brendon CLARK (naskiĝis en 1904 en Auckland, mortis la 9-an de novembro 1956 en Dargaville) estis novzelanda esperantisto, instruisto kaj poeto kiu verkis en Esperanto kaj en la angla lingvo. Liaj poemoj estas publikigitaj en novzelandaj revuoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li interesiĝis pri Esperanto kiam li estis 15-jaraĝa. Li vidis priesperantan libron en montrofenestro de vendejo, aĉetis ĝin kaj lernis sola. Kiel knabo li komencis havi internacian korespondadon, sed poste li forlasis Esperanton kelktempe dum li dediĉiĝis al studado.

Li studis en porinstruista seminario kaj universitato. Tiam li studis profunde literaturojn anglan kaj francan, kaj iomete da latina lingvo. Li komencis verki poemojn kaj akiris tiurilatan reputacion inter siaj kunstudentoj ĉar li venkis en poeziaj konkursoj, kaj liaj poemoj aperis en nov-zelandaj gazetoj.

Denove li revenis al Esperanto en 1943, kiam en tri semajnoj li reakiris tion kion li antaŭe sciis. Laŭ citaĵo far Bertram Potts, Brendon diris: "Surprizis min ke mi rememoris tiel multe -ĉiun gramatikan regulon, eĉ la participojn, kaj multe da vortoj, kvankam mi neniam pensis pri ili en la intertempo."

Li estis tre entuziasma por Esperanto kaj la idealoj de ĝia movado. Nescianta pri la landa esperanto-asocio, li per reklamoj atingis rilatojn kun izolitaj esperantistoj. Li eĉ starigis "Nov-Zelandan Korespondan Rondon" por enlanda korespondado kiam la milito baris la eksterlandan. Poste li kontaktis la Nov-Zelandan Esperanto-Asocion kaj fariĝis entuziasma membro ĝia.

Li veturis per fervojo, de Makarau ĝis Wellington en 1944, kaj renkontis -laŭ akordo antaŭa- esperantistojn en staciaj kajoj, sperto kiu forte impresis lin.

Profitante ke li instruis en lernejo en Makarau, enkondukis Esperanton kiel nedevigan studtemon en tiu lernejo. Li ankaŭ atingis kun honoro diplomon de la Brita Esperanto-Asocio.

En Esperanto movado, krom sia literatura verkado, li ankaŭ estis vicprezidanto de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, kaj, ekde 1946 ĝis sia morto en 1956, ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio (komence, delegito de tiama Internacia Esperanto-Ligo).

Pri lia familia vivo: li edziĝis kaj havis du filinojn kaj unu filon.

Liaj Principoj de Metriko en Esperantlingva Poezio[redakti | redakti fonton]

Li ellaboris teorion originalan pri la esperantlingva poezia metriko, pritraktata unue en artikolo Kelkaj Teorioj pri Verstradukado, aperinta en la numero de aŭgusto de 1946 de la revuo Esperanto Internacia, kaj poste, en 1949 en sia verko: Kien la Poezio?, kiu, krom sian teorion, enhavas antologiece poemojn originalajn kaj tradukitajn, per kiuj li montras aplikon de siaj ideoj.

Liaj principoj pri la metriko "natura" al Esperanto kovras plurajn elementojn, sed la plej konata kaj citita elemento estas lia sinteno kontraŭ la troa "kripligo" de la vortoj per uzado de elizio ĉe substantivoj.

Laŭ resumo far Bertram Potts, en antaŭparolo al la eldono de 1957 de Kien la Poezio:

Citaĵo
 Li proponis la tutan eviton de la substantiva elizio kaj nenormalaĵoj, la tradukadon de viraj ritmoj per inaj, naturaj en Esperanto, ekzemple, la jamboj per trokeoj, la plilongigo de la Esperanta metriko, kiam tio estas necesa, por esprimi la pensenhavon de la originalo kaj por egaligi la "verstempon" de la du lingvoj 

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La aŭtoro, klera Esperantisto, Novzelandano, mortinta en 1956, montras per simpla kaj bela lingvo siajn konceptojn pri versfarado kaj tradukarto. La verko konsistas el tri partoj. En “Principoj“, la unua, li gvidas nin tra la Poezio, klarigante leĝojn kaj regulojn: unuj ĉinlingvaj, kaj aliaj, Esperantaj. La "Principo" de lia ritma koncepto estas la aserto, ke Esperanto estas ina lingvo, tio estas: lingvo, kies ĉefa akcento estas en la antaŭlasta silabo de la vorto. Konsekvence, li malaprobas elizion, rifuzas jamban kaj similajn ritmojn kaj pravigas trokeon kaj amfibrakon.

Teorioj sendube tre respektindaj, sed de multaj poetoj ne ŝatataj. Aŭskultu bonan poemon, kie alternas viraj kaj inaj versoj: Kia plaĉa muziko! Kia ĉarma sonoro! Kia agrabla varieco! Kompreneble, la aŭtoro aldonas, ke li ne estas leĝdonanto, sed nur leĝtrovanto. Pri tradukado, li donas utilajn konsilojn; li prezentas problemojn kaj donas la solvon. Ekzemple, la silabnombron li permesas grandigi, ĉar Esperanto estas pli longa lingvo ol Angla. Certe, ĝi estas pli longa ol Angla kaj Latina: sed pli mallonga ol Hispana kaj Franca. Tiu estas, do, privata problemo, malsama por ĉiu lingvo. Sed, se mi ne konsentas tute kun la aŭtoro, kontraŭe, mi varme samopinias pri la afero neologismo: “ NE UZI ANTAŬ OL ĜI ESTOS SUFIĈE KONATA, PERE DE LA PROZO". Estas tre facile kondamni, sed oni bezonas eviti la pekon; kaj ĉar ties ĉefa kaŭzo estas la -de multaj poetoj- malŝatataj vortoj mal, Clark aldonas, kaj tio estas la tria parto de la verko, liston de "kvazaŭaj" sinonimoj (tre utila ankaŭ, kiel rimvortareto). Mi prenas unu vorton hazarde: Malgaja, sub ĝi oni trovas la sinonimojn: ŝarĝa , larma , vea , ĝema , prema , peza , lamenta k . t. p . ĝis 28 vortoj. Ĉu verkisto ia ne trovos, inter ili, iun ajn tradukatan sian ideon, anstataŭ la kompatinda, bedaŭrinda, malfeliĉa vorto "trista"? Kaj tiu ne estas la plej riĉa kvazaŭ-sinonimaro: sub la vortoBela ja aperas 107 aliaj vortoj! La dua parto, siavice, konsistas al tri partetoj: Originalaj Poemoj,Malnovaj Lampoj (tezo metrika) kaj tradukitaj poemoj, ĉiuj portantaj sube la daton, kio permesas al n i konstati kiel la aŭtoro kunformas sin al siaj "Principoj". Inter la originaloj aperintaj en "Esperanto" kaj "Esperanto Internacia" mi mencios: Vojaĝon de la Maorioj, Pala Luno (pro la lerta uzo de metroj), Kinoludo, Kalkula Ludo kaj Alfabeto (tri ludiloj tre utilaj al instruistoj). La tradukitaj poemoj lokigas la aŭtoron en la plej altan postenon pri tiu malfacila arto. Mi legis "Aŭtunon" de Keats, kun la angla originalo antaŭ miaj okuloj, kaj atestas, ke mi neniam legis pli fidelan tradukon, preskaŭ literan kaj plenan de beleco kaj etoso.

Grava perdo por Esperanto la morto de tiel lerta Esperantisto kaj profunda poeto. Ni honoru lian memoron, legante la bone prezentatan libron kaj ĝin konservante respektoplene en nia biblioteko. 
— Boletín n113 (jan 1959)

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Pri lia poezio esperantlingva[redakti | redakti fonton]

Kompreneble li aplikis en sian esperantlingvan poezion la principojn kiujn li ellaboris.

La versoj de Brendon Clark estas glate poluritaj kaj lia pritrakto de temoj romantika. Li ankaŭ tradukis en Esperanto verkojn de pluraj aŭtoroj, inter ili: Robert Louis Stevenson, Alfred Tennyson, Longfellow, John Keats, Robert Herrick, William Shakespeare, Richard Lovelace, Percy Bysshe Shelley, Thomas Bracken, Oliver Goldsmith kaj William Wordsworth.

Listo de kelkaj el liaj esperantlingvaj poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Originalaj poemoj:
    • Al la mortintoj (1946)
    • Al S.H.N. (1949)
    • Alfabeto (1949)
    • Antaŭa amatino (1951)
    • Averto post kverelo (1951)
    • Donu al mi tempon (1950)
    • Du manoj (1943)
    • Eksperimentaj Spondeinoj (1947)
    • Eterna Maro (1949)
    • Homo mirinda, homo mizera (1950)
    • Kontrasto (1944)
    • La Aero (1949)
    • La Bildkarto (1945)
    • La Maljunulino (1949)
    • La Paco (1946)
    • La Pioniroj (1953)
    • La Vento (1949)
    • Mallumo (1949)
    • Malnova pipo (1949)
    • Malnovaj Lampoj (Tezo Metrika) (1947)
    • Memore de Zamenhof (1947)
    • Montris nur la fajro (1946)
    • Nokta papilio (1949)
    • Nuda vero (1951)
    • Ombroj (1947)
    • Pala Luno (1947)
    • Perfido (1947)
    • Pro amiko (1949)
    • Realo (1949)
    • Reciproke (1944)
    • Renkonto (1949)
    • Sendefendaj manoj (1952)
    • Simpatio (1947)
    • Singultante (1947)
    • Soneto III (1947)
    • Sunsubiro (1949)
    • Venas la vento (1944)
    • Vojaĝo de la Maorioj al Nov-zelando (1945)
    • Vortmankoj (1947)
  • Tradukitaj poemoj:
    • Arthur kaj Hubert (1949)
    • Aŭtuno (1946)
    • Dianemo (1946)
    • Infanaĝo de Hiavata (1946)
    • Kanto de Ariel (1947)
    • Kantoj de l' patrino (1943)
    • Kiam belulino (1947)
    • La Aglo (1946)
    • La Luno (1947)
    • La pardonemo (1947)
    • Lucasta (1946)
    • Mia ombro (1944?)
    • Min ne amu (1947)
    • Morto de Arturo (1946)
    • Ne komprenate (1947)
    • Pluvo (1944?)
    • Signoj de la Senmorteco el rememoroj pri la frua infanaĝo (1948 kaj 1951)
    • Somera enlitiĝo (1944?)
    • Soneto LXIV (1946)
    • Soneto LXV (1946)
    • Soneto ĈXII (1947)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]