Bombarral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bombarral (stacidomo).
Bombarral
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2540
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 193  (2011) [+]
Loĝdenso 145 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 16′ N, 9° 9′ U (mapo)39.266666666667-9.15Koordinatoj: 39° 16′ N, 9° 9′ U (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 91,29 km² (9 129 ha) [+]
Bombarral (Portugalio)
Bombarral (Portugalio)
DEC
Bombarral
Bombarral
Situo de Bombarral

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bombarral [+]
vdr

Bombarral estas portugala urbo kiu apartenas al la distrikto Leiria, Centra regiono kaj historia provinco Estremadura, kaj havas ĉirkaŭ 4 400 loĝantojn.

Bombarral estas sidejo de municipo Bombarral kun 91,29 km² kaj 12 750 loĝantoj (2001), subdividita en 4 fregezioj. La municipo limas norde kun Óbidos, nordoriente kun Caldas da Rainha, sudoriente kun Cadaval kaj sudokcidente kun Lourinhã.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Bombarral.

Bombarral estas subdividita en la jenaj kvar fregezioj:

  • Bombarral e Vale Covo
  • Carvalhal
  • Roliça

Historio[redakti | redakti fonton]

Vale Covo.

Tiu areo estis loĝata ekde la prahistorio, kaj estas registroj ke jam en la 14-a jarcento Bombarral estis bieno de la Konvento de Alcobaça, kaj aperis en la 18-a jarcento kiel Terras da Rainha (teroj de la reĝino).

Ĝi apartenis al la municipo Cadaval ĝis 1852, kiam ekapartenis al Óbidos, ĝis 1914, kiam ĝi iĝis ĉefurbo de municipo, formita de la fregezioj Carvalhal, Roliça kaj Bombarral. Inaŭguro de fervoja linio de Okcidento, en 1a de Aŭgusto 1887, helpis la agikultura kaj industria disvolviĝo de la urbo.

Estis je la proklamo de la Respubliko, kaj grandparte kiel omaĝo al la forta apogo kiun la fregezio havigis al la respublika movado, Bombarral ricevis sendependencon disde Óbidos. Je la proklamo de la Respubliko la preĝejo estis bruligita fare de respublikanoj, pro kio oni konstruis novan preĝejon.

Aktuale la ĉefa ekonomia resurso estas agrikulturo de malgrandaj bienoj, en kiu oni produktas vitejojn (produktado de vino, kaj tiukadre aperas vinberaj grapoloj en la municipa blazono), pirojn (variaĵo pêra-rocha) kaj legomojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Teatro Eduardo Brazão
  • Preĝejoj de Bombarral kaj de Vale Covo
  • Pilorio de Vale Covo
  • Domo Quinta das Cerejeiras (en foto de tabelo)
  • Bacalhôa Buddha Eden, Orienta Ĝardeno kaj Vinkelo Quinta dos Loridos en Carvalhal
  • Sanktejo de Bom Jesus de Carvalhal
  • Kapelo de Espírito Santo (Roliça)

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]