Bombakacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bombakacoj
Bombaka floro
Bombaka floro
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Bombacaceae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La bombakacoj (Bombacaceae) estas diktrunkaj, tropikaj arboj.

  • Bombako estas arboj kun palmataj folioj kaj fruktoj enhavantaj semojn ordinare kotonecajn
    • baobabo (Adansonia digitata) estas tre diktrunka (kelkfoje 9-metra diametro) , vast-branĉara arbo de la afrikaj savanoj. Frukto estas kukumsimila, kapsuleca, grizbruna, ligneca, ĝuebla, ĝis duonmetr-longa, 15 cm larĝa, kun multaj brunaj grajnoj kaj acidete dolĉa karno, el kiu oni povas prepari refreŝigan trinkaĵon.
  • Ceiba
    • Kapok-arbo (Ceiba pentandra) estas granda falfolia arbo kun 5-9-fingraj folioj kaj grandaj infloreskoj de blankaj floroj kaj kun kapsuloj enhavantaj multajn, flavajn oleoriĉajn grajnojn kaj sur la interna surfaco de ovario silkobrilajn, ofte flavecajn harojn, utiligitajn kiel remburaĵo por kusenoj, matracoj, naĝozonoj. Tiel nomiĝas ankaŭ parencaj arboj kun planta lanugo (specioj de Ceipa kaj Bombax). (La planta lanugo, prenita el la kapsuloj de kapokarbo kaj parencaj arboj nomatas kapoko).