1945 (registrita kiel Blazono de Irlando), ĉ. 1541 (dokumentita kiel blazono de la Reĝlando Irlando), ĉ. 1280 (dokumentita kiel blazono de la reĝo de Irlando)
La blazono de la Respubliko Irlando konsistas el heraldike ora (fakte flava) bildigo de harpo sur lazura fono. Ĝi bildiĝas - krom en rilato al la registaro, prezidanto, parlamento kaj aliaj ŝtataj institucioj - interalie sur la dorsflankoj de la irlandaj eŭro-moneroj.