Blanka avicenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka avicenio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Akantacoj Acanthaceae
Genro: Avicenio Avicennia
Avicennia alba
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La blanka avicenio (Avicennia alba) estas arboarbedo el la familio de akantacoj, ordo de lamialoj. Ĝi formas malaltan, dense arbedecan kanopeon apud la bazo de la trunko. La arbo ne altas pli ol 20 metrojn. La malhele verdaj folioj, kiuj longas 15 cm kaj larĝas 5 cm, havas arĝentec-grizan malsupran flankon kaj kreskas kontraŭstarante. La oranĝ-flavaj floroj, grapole aranĝitaj, havas diametron de 3 ĝis 4 mm kiam ili etendiĝas. La arboŝelo estas glata, fajne sulkigita; ĝi ne skvamiĝas. La fruktoj estas grizece verdaj kaj konusoformaj, etendiĝantaj en bekon kiu longas ĝis 4 cm. Tiu orientalisa specio vegetas sur sekaj riveraj sablobenkoj kaj en ŝlimaj partoj de la strando.

La genra nomo honoras Avicenon ( 980-1037 ), persian filozofon kaj kuraciston [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Quattrocchi, Umberto. (2000) CRC World Dictionary of Plant Names 1 A-C. CRC Press, p. 242. ISBN 9780849326752.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]