Bioturbado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fosilia bioturbado en junkenozoika kalkarenito en Majorko, nome Marès.

Bioturbadobioturniĝado estas la turniĝado, turbado aŭ tramiksado (turbado) de grundojsedimentado pere de vivaĵoj. En grundoscienco kaj geologio ĝi estas unu formo de translokada procezo. Ĉar la baza diferenco inter grundoj kaj rokaĵoj estas, ke grundoj enhavas vivaĵoj, bioturbado precipe estas esplortereno de la pedologio. Bioturbaj strukturoj tamen ofte ekzistas ankaŭ en rokaĵo kaj ili ludas gravan rolon en la rekonstruado de sedimentaj ejoj. Tial bioturbado estas kaj grava en grundoscienco kaj geologio respektive paleontologio.

En la tera regiono de la grundoj la biogena turbado okazas precipe de la grunda faŭno, ekzemple malgrandaj mamuloj (ekzemple talpoj), lumbrikoj aŭ insektoj). En subakvaj regionoj de la sedimentoj tiun taskon precipe havas vermoj ekzemple tervermoj), [[duvalvulo]j], eĥinoj, markukumoj, loĝtuboj konstruantaj krustacojn kaj aliaj. Temas ĉefe pri relative novdata procezo de pedogenezo kun konsekvencoj ankaŭ en geologio. Krom la bioturbado apartenas ankaŭ akvo-, frostturbado kaj kultivadturbado al lapedogenezaj turbadprocezoj.

Signifo por la Pedogenezo[redakti | redakti fonton]

Bioturbado okazas ekzemple fare de la tervermo.

Bioturbado ludas gravan rolon en la formado de grundoj, ĉe la formado de ĉernozjomo eĉ la decida rolo. Antaŭ ĉio la fizikaj ecoj de (la agregaĵa strukturo) estas influita pozitive, ĉar la trafosanta edafo (grundotrafosantoj) malkompaktigas la grundon formante kavetojn kaj kaŭzas eran strukturon. Speciale valora estas la kreado de terverma ellasaĵo fare de aktivado de tervermoj. Grava estas ankaŭ ke la bioturbado kaŭzas intermiksadon de la grundhorizontoj.

Bioturbado de la benta zono[redakti | redakti fonton]

Fosilia bioturbado de benta zono en sabloŝtono de la frua eoceno.

Ankaŭ en la grundoj de la akvejoj (benta zono) bioturbado ludas grandan rolon. La bioturbado estas farata de diversaj grupoj de vermoj, precipe el la klaso de la Poliĥetoj kaj de Duvalvuloj, kiuj ludas gravan rolon kiel filtruloj. Ankaŭ Krustacoj kiel Amfipodoj (Monoporeia affinis) diversloke 10.000 ĝis 20.000 individuoj por kvadrata metro en la Balta maro) aŭ Dekpieduloj el la familio de la Kalasideoj

Geologiaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

En sedimentaj rokaĵoj troviĝas ofte fosiliaj spuroj de bioturbado.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maurice Tucker: Einführung in die Sedimentpetrologie. Enke-Verlag, Stuttgart 1985. S. 38–40. ISBN 3-432-94781-X