Beul (distrikto Altenkirchen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beul
Beul (distrikto Altenkirchen) (Germanio)
Beul (distrikto Altenkirchen) (Germanio)
DEC

Map

setlejo
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Altenkirchen (Westerwald)
Urborajtoj Beul (Busenhausen kaj Heupelzen )
Telefona antaŭkodo 02681
Poŝtkodo 57612
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 44′ N, 7° 38′ O (mapo)50.7291666666677.6277777777778Koordinatoj: 50° 44′ N, 7° 38′ O (mapo)
vdr

Beul estas komunumparto kaj de Busenhausen kaj de Heupelzen en la distrikto Altenkirchen en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La esprimo Beul venas el la malnovgermana lingvo. La vorto buhil signifas „la fleksiĝo de la tero”. La vilaĝo nomiĝas en la loka hodiaŭa dialekto Böijel.

Situo[redakti | redakti fonton]

Beul situas ses kilometrojn norde de Altenkirchen sur la akvodislimo inter Sieg kaj Wied malsupre de la monto 388 m alta monto Beulskopf. Sudoriente de la vilaĝo estas la fontareo de la rojo Heupelzerbach, kiu enfluas en la Wied. Najbaraj vilaĝoj estas Birkenbeul, Weißenbrüchen, Pfaffenseifen, Hilgenroth, Obererbach, Bachenberg, Busenhausen, Kettenhausen, Heupelzen kaj Ölsen.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La subgrundo konsistas ofte el bazalto, kiu estiĝis en la terciaro per vulkanismo. Kulturhistorie fama la regiono de Beul fariĝis pro la ercminado, fine de la 18a jarcento.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

En Baul loĝas je la flanko de Busenhausen 110 personoj kaj sur la flanko de Heupelzen 50 personoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]