Saltu al enhavo

Betty Larsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Betty LARSEN (naskiĝis en 1906, mortis la 10-an de majo 1997 en Aalsgarde, Danio) interalie multajn jarojn estis sekretario de la asocio Jogo en Esperanto.

Ŝi estis tradukinto de la libroj:

  • Ole Ramby. Natura nutrado. SAT, Parizo, (1966);
  • Kiu posedas Danion? (1989).

Recenzo pri Natura nutrado

Citaĵo
 Prezentas la aŭtoro idealan nutradon da miloj da jaroj, dum kiuj li adaptadis tiel same al preskaŭ polusaj frostoj kiel al elvatora varmego. Kiam kaj kial li komencis uzi ovojn, lakton, viandon?

Ĉu estas biologie pruvite, ke la ovoj — entenantaj substance tutan birdon— nur elrabas niajn rezervojn? Ĉu fakte sana homo ne estas pikata de insektoj kaj estas imuna je infektaj malsanoj, kiel malvarmumo kaj tuberkulozo? Malgraŭ la demando, oni legos profite tiun kolekton de sanigaj, etikaj principoj bele prezentitaj.

La teksto estas clara, facile legebla, eĉ se ie sentiĝas la tradukiteco. Anstataŭ intestfloro pli bone estus intestflaŭro. Bedaŭrinda estas la larĝa uzado de ĉe, kiu anstataŭas sep aliajn prepoziciojn, krom gerundio, ekz: ĉe prijuĝo de aĵoj : prijuĝanta; ĉe la Naturo 
— S. Gumà. Boletín n160 (mar 1967)

Referencoj[redakti | redakti fonton]