Benjameno (persona nomo)
Benjameno estas vira persona nomo (hebrea, signifo "filo de ĝojo", kaj ankaŭ amorida, signifo "filo de la sudo"). Ekvivalento virina estas Benjamena.
Diverslingvaj variaĵoj[redakti | redakti fonton]
- 'בִּנְיָמִין antikve kaj בנג'מין moderne ( hebree),
- Benjamin ( germane, nederlande, angle, france, kroate, slovene),
- Benjamín ( hispane, ĉeĥe, slovake),
- Beniaminino ( itale),
- بنيامين ( arabe),
- Βενιαμιν ( greke),
- Benjamins kaj Benjamiņš ( latve),
- Benjaminas ( litove),
- Beniamin ( rumane, pole, latine),
- Benjámin, Benő kaj Béni ( hungare),
- Bünyamin ( turke),
- Вениамин ( ruse),
- Beniamina ( kiribate),
- Benjamim ( portugale),
- Венијамин ( makedone).
Mallongigoj interalie estas
- Ben (en pluraj lingvoj, ekzemple angle),
- Benito ( hispane),
- Benj, Benji kaj Benjy ( angle),
- Benni ( germane),
- Benny kaj Bennie ( angle),
- Benvolio kaj Mino ( itale).
Esperantistoj[redakti | redakti fonton]
- Benjameno G. Delatot (d) – konata kiel B.G.D., aŭtoro de originala esperantlingva literaturo
Konataj personoj tiel nomitaj[redakti | redakti fonton]
- Benjameno Franklino – usona politikisto
- Benjamin Netanjahu – israela politikisto
- Benjamin Harrison – prezidento de Usono
- Benjamin Mkapa – prezidento de Tanzanio
- Benjamin Péret – francia poeto
- Benjamin Vulliamy – la oficiala horloĝisto en Londono (1780-1884)
- Henri-Benjamin Constant de Rebeque – francia-sviza politikisto
- Benjamin Britten – angla komponisto
- Benjamin Jekhowsky – rusa astronomo
- Benjamin Camosato – brazila dentkuracisto
- Benjamin Morrell – usona esploristo
- Benjámin László – hungaria poeto
- Benjamin Disraeli – angla verkisto
- Benjamin Apthorp Gould – usona astronomo
- Benjamin Guy Babington – angla kuracisto
- Benjamin Smith Barton – usona botanikisto
- Benjamin Tucker – ĵurnalisto
- Benjamin Constant Botelho de Magalhães – brazila matematikisto
- Benjamin Thompson – usona-angla fizikisto
- Benjamin Bates – britia kuracisto
- Ben Webster – ĵaza tenorsaksofonisto usona
- Benny Goodman – ĵaza klarnetisto kaj komponisto
- Ben Johnson – kanada sprintisto
- Benjamin Mottelson (d) (1926–2022) – uson-dana fizikisto
- Beniamina Tinga (d) – kiribata politikisto
- Béni Egressy (1814-1851) - hungara komponisto
- Béni Kállay (839-1903)- hungara politikisto
- Béni Dalnoki (1838-1914) - hungara operkantisto
- Béni Ferenczy (1890-1967) - hungara skulptisto
- Béni Grosschmid (1851-1938) - hungara juristo
- Benő Doktorics (1879-1958) - hungara inventisto
- Benő Winkler (1835-1915) - hungara geologo
- Benjamin Gedeon (n. en 2006) - aŭstra kantisto kaj kantaŭtoro
Fikciuloj[redakti | redakti fonton]
- Ben Tennyson (d) – ulo el animacia serio Ben 10, prononcata [benTEN] (d)
- Benjamin "Benji" Price – ulo el mangaa kaj animacia serio Captain Tsubasa (d)
- Benjamin "Ben" Linus (d) – persono el filmserio Lost
- Benjamin Rathery – persono el francia filmo Mia onklo Benjameno (Mon oncle Benjamin) de 1969 (d)
Geografio[redakti | redakti fonton]
Interalie, Benjamin estas la administra centro de la malurba kaj maldense loĝata Kantono Knox en Teksaso.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Kaŭkaz-albana alfabeto – alfabeto inventita dank' al albano Benjameno
- Lando de Benjameno – zono norde de Jerusalemo
- Benjamin Constant – brazila municipo
- Benjamin Constant do Sul – brazila municipo
- Benjamín Hill – komunumo de la meksika subŝtato Sonora
- Jacques Brel – aktoro el Mia onklo Benjameno
- Personaj nomoj en Esperanto