Bacău

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Bacău
Bákó (hungare), Bakau aŭ Bachau (germane), בקאו (hebree kaj jide), Bacovia (latine)
Urbo
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Distrikto distrikto Bacău
Poŝtkodo 600000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 136 087
Loĝdenso 3 157 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 35′ N, 26° 55′ O (mapo)46.58333333333326.916666666667Koordinatoj: 46° 35′ N, 26° 55′ O (mapo)
Alto 250 m
Areo 43,1 km² (4 310 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]

Map

Pliaj informoj
Siruta 20297
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bacău [+]
vdr

Bacău – jen rumane, prononco [bakəŭ'], hungare Bákó, germane Bakau [BA:kaŭ] aŭ Barchau [BA:Rhaŭ], hebree kaj jide בקאו, latinliterigite B'kau, kaj historie latine Bacovia) – estas urbo en orienta Rumanio, ĉe la rivero Bistrița, 284 km nord-oriente de Bukareŝto. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ) kaj grava centro de la rumana aviadilindustrio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 136 087 loĝantoj sur areo de 43,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 157 loĝantoj/km².

La urbon trairas du eŭropaj vojoj (E85 kaj E574), kiuj ligas ĝin suden al Bukareŝto, norden al Suceava kaj Ukrainio kaj sud-okcidenten al Braŝovo. La flughaveno de Bacău estas internacia kaj nomiĝas laŭ la muzikisto George Enescu.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]