Bělský Les

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bělský Les
municipa parto
Loĝdomaro Bělský Les
Oficiala nomo: Bělský Les
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Moravio
Parto de Ostrava-Sudo
Baseno Ostrava baseno
Tipo de parto Loka parto
Situo Bělský Les
 - koordinatoj 49° 46′ 46″ N 18° 14′ 57″ O / 49.77944 °N, 18.24917 °O / 49.77944; 18.24917 (mapo)
Loĝantaro 7 072 (2021)
Arbaro Bělský les
Ekkonstruita 1947
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Bělský Les enkadre de Ĉeĥio
Situo de Bělský Les enkadre de Ĉeĥio
Situo de Bělský Les enkadre de Ĉeĥio
Bělský Les enkadre de Moraviasilezia regiono
Bělský Les enkadre de Moraviasilezia regiono
Bělský Les enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Bělský Les
Portalo pri Ostrava

Bělský Les (en Esperanto: Arbaro de Bělá) estas loka parto de ostrava urboparto Ostrava-Sudo (Ĉeĥio), sur kiu situas loĝdomaro. La loka parto Bělský Les etendiĝas sur partoj de katastraj teritorioj Dubina kaj Hrabůvka. Kun ties konstruado estis komencite en la jaro 1947. Vivas ĉi tie 7 072 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝdomaro troviĝas surrande de arbaro Bělský, laŭ kiu ĝi estas nomita. Bělský Arbaro estas arbara kreskaĵaro sur areo 160 ha etendiĝanta sur katastro de Stará Bělá kaj Výškovice. La arbaro estis ekde la jaro 1272 parto de feŭda bieno Stará Bělá. En la jaro 1653 la bienon aĉetis olomouca kapitulo. En la 17-a jarcento temis pri arbaro abia, abunde ĉi tie troviĝis ankaŭ fagoj, kverkoj kaj tilioj. Fine de la 18-a jarcento ĝi komenciĝas haki por elhakejoj kaj sur la elhakitaj areoj estis plantitaj pinofitoj kaj betuloj. En la jaro 1931 la bienon aĉetas Moravia Ostrava, por ke ĝi akiru aliron al fontoj por urba akvodukto. En la jaro 1935 okazas konstruado de tenuja kaj akvoprodukta ekipaĵaro. La nordorienta parto de la arbaro estis antaŭ la dua mondmilito prenita de ĉeĥoslovaka armeo.

En la 70-aj jaroj la norda parto de la arbaro, senpere liganta al la loĝdoma konstruloko, reguligita al arbaroparko kun minigolfejo kaj infanludejo. Estis ĉi tie ankaŭ establita areo de sano. Interesaĵo estas Lurdoj de Stará Bělá - en angulo en faga kreskaĵaro sur la suda rando de la arbaro, kie ĉe la fonto situas kapeleto konstruita el altforna skorio.

La konstruaĵo de la eksa kazerno estis en la jaro 2005 per kosto de sep milionoj da kronoj riparita kaj nun ĝi servas kiel sidejo de kompanio Ostravaj urbaj arbaroj. En teretaĝo kaj sutereno havas sidejon Arbara lernejo. Enkadre de Ĉeĥio la unika projekto metas celon alproksimigi al laika publiko la arbaran mastrumadon. Ĝi ankaŭ klopodas prezenti al lerneja junularo arbaron kiel gravan ekosistemon kun ĉiuj biologiaj, zoologiaj kaj ekologiaj ligiloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]