Bózsva
Etoso
Bózsva [bOĵva] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 16 km²
- Alto super marnivelo: 196 m
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 48.4748/21.4715
- Loĝantaro: 220
- Poŝtkodo: 3994
- Telefonprefikso: 47
Situo[redakti | redakti fonton]
Bózsva situas sur malebenaĵo en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Pálháza troviĝas 3, Sátoraljaújhely 14, Miskolc 84 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1264 laŭ tiama ortografio "Borsua". Longe estis 2 apudaj komunumoj: "Granda" kaj "Malgranda" Bózsva. Ambaŭ senhomiĝis pro la kontraŭturkaj bataloj. En 1910 laŭ la popolnombrado loĝis en Granda Bózsva 247 homoj, (escepte 2 ĉiuj hungaroj), en Malgranda Bózsva 139 homoj, (escepte unun ĉiuj hungaroj. Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko, kuracejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.gyaloglo.hu