Béla Szász (filo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Szász
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1872 (1872-10-30)
en Kluĵo
Morto 30-an de septembro 1944 (1944-09-30) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Religio protestantismo vd
Lingvoj anglarumanahungara vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Alma mater New College vd
Familio
Patro Béla Szász vd
Profesio
Okupo kalvinana pastro • teologa verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SZÁSZ Béla (sa:s) estis hungara verkisto naskita en Koloĵvaro la 30-an de oktobro 1872 kaj mortinta en Budapeŝto la 30-an de septembro 1944. Li estis la filo de poeto Béla Szász.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szász finis teologion en Budapeŝto kaj plustudis en jaroj 1895 – 96 en Edinburgo. De 1896 ĝis 1904 li estis episkopa sekretario en Budapeŝto kaj Koloĵvaro. Li havigis diplomon de mezlerneja instruisto en Koloĵvaro. Inter 1904 – 1910 li estis pastro en Magyardécse. Intertempe oni habilitis lin privatprofesoro. De 1910 ĝis 1940 li estis instruisto de la Mikó-kollégium de Sepsiszentgyörgy. Liaj teologiaj filozofiaj kaj estetikaj studoj aperis en la revuo Erdélyi Protestáns Lap kaj Protestáns Egyházi és Iskolai Lap. Li ankaŭ tradukis (Ion Creangă, R. L. Stevenson).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az egyházi éneklés ereje (Szamosújvár, 1906);
  • Az öreg zsoltár titka (romano, Brassó, 1934)

Fonto[redakti | redakti fonton]