Assunta tra angeli e arcangeli (Martorana)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Assunta tra angeli e arcangeli
Gioacchino Martorana1777
oleo sur tolo
115 × 80 cm
Gallerie d'Italia
vdr

Assunta tra angeli e arcangeli estas fresko de Palazzo Natoli en Palermo, farita de la pentristo Giocchino Martorana en 1777, komisiita de la nobelo Vincenzo Natoli, juĝisto de la Granda Kriminala Tribunalo, kiu iĝis markizo en 1756 laŭ ordono de Karolo la 3-a de Burbono, apartenanta al la miljara princa dinastio de la Natoli.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fresko estas parto de serio de verkoj en Palazzo Natoli, kiuj rakontas la heroajn farojn de la Natoli-dinastio dum la jarmiloj, pasante de Norvegio al la Regno de Francio kaj Italio. La Natoli aktive partoprenis la kreadon de la Regno de Francio kaj ĉeestis ĉe ĝia fundamento same kiel ĉe la fondo de la Regno de Italio.

Stilo[redakti | redakti fonton]

La fresko kovras la plafonon de granda halo en Palazzo Natoli. La verko estas unika en sia speco, sekvante la Kontraŭreformacion en la maniero pentri, kaj la Ĉieliranto ne havas siajn manojn kunigitaj en preĝo, sed ŝiaj brakoj malfermitaj kaj sian rigardon absorbita, turnita supren. Ĝi estas portata inter nuboj al la ĉielo fare de anĝeloj kaj ĉefanĝeloj, laŭ la tradicio de la apokrifaj Evangelioj.

Laŭ kion De Spuches klarigis, la fresko devus esti ligita al la morto de la edzino de Natoli, Maria Sieripepoli. Estis la markizo Natoli kiu komisiis la laboron, prezentante la supreniron de ŝia edzino en la ĉielon, kun tiu de la Ĉieliro de Maria.

Bibliografip[redakti | redakti fonton]

  • Aldo Gerbino, Palazzo Natoli. Un itinerario settecentesco e un pittore contemporaneo, Ed. Salvatore Sciascia, 1994
  • Diana Malignaggi: La pitture del Settecento a Palermo. Attività divulgativa e didattica 1978, Soprintendenza ai Beni Artistici e Storici, Palermo, 1978
  • Angela Mazzé: Memoria di Gioacchino Martorana. A cura di Roberto Petricolo. Soprintendenza ai Beni Artistici e Storici, Palermo, 1979
  • Giulia Sommariva, Palazzi nobiliari di Palermo, D. Flaccovio, 2004
  • Cesare De Seta, Maria Antonietta Spadaro, Sergio Troisi, Palermo città d'arte: guida ai monumenti di Palermo e Monreale, Ed. Ariete, 1998
  • M. di Natale, La pittura dell'Ottocento in Sicilia: tra committenza, critica d'arte e collezionismo, Flaccovio, 2005
  • Adriana Chirco, Guida di Palermo: visita guidata della città e dei dintorni per itinerari storici, D. Flaccovio, 199