Saltu al enhavo

Arthur Rackham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Rackham
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1867 (1867-09-19)
en Lewisham,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 6-an de septembro 1939 (1939-09-06) (71-jaraĝa)
en Limpsfield
Mortokialo Kancero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater City of London School (en) Traduki
City and Guilds of London Art School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Arthur Rackham
Memorigilo Arthur Rackham
Familio
Frat(in)o Harris Rackham (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Edyth Starkie (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
tradukisto
ilustristo
desegnisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Gulliver's Travels
Bird Watching
Mother Goose
The Land of Enchantment
A Midsummer-Night's Dream
vdr

Arthur RACKHAM (naskiĝis la 19-an de septembro 1867 en Londono, mortis la 6-an de septembro 1939 en Limpsfield, Surrey, Anglio, estis brita ilustristo konata pro siaj multnombraj libraj ilustradoj, precipe por popularaj fabeloj kaj aliaj infanaj libroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Arthur Rackham estis unu el dek du infanoj de siaj gepatroj. 18-jara, li fariĝis oficisto de kontraŭfajrokosta asekurejo kaj samtempe komencis studi en arta altlernejo. En 1892 li forlasis sian laboron ĉe la asekurejo kaj komencis labori por la gazeto "Westminster Budget" kiel raportisto kaj ilustristo. Liaj unuaj libroj ilustradoj aperis jaron poste. De tiam ĝis sia morto li ilustris multajn aliajn librojn. Li estis kontribuanto al la revuo Punch kaj provizis la grafikaĵojn al multaj ilustritaj verkoj kiel "Alico en Mirlando", "fabloj de Ezopo" kaj "Somermeznokta sonĝo".

En 1903 Rackham edizĝis al Edyth Starkie. Ambaŭ en 1908 ekhavis filinon, Barbara. En 1906 Rackham gajnis la oran medalon de la Monda Foiro en Milano, alia sekvis en 1911 okaze de la internacia ekspozicio de Barcelono. La verkoj de Rackham estis ofte elmontrataj, ekzemple en 1914 en la pariza muzeo Luvro.

Sigfrido la drakmortiginto trinkas la sangon de la drako Fafnir.
la rejnovirgulinoj avertas Sigfridon - ambaŭ ilustraĵoj de la ringo de la nibelungo
la Sankta Gralo (1917)