Saltu al enhavo

Antoinette Jennen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antoinette Jennen (naskiĝis 1878 en Reckheim , mortis la 22-a de novembro 1948), lernejestrino, estis belga esperantistino dum la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi estis ordenita de la unuaklasa Civila Kruco, de la Medalo memoriga pri la centa datreveno de la Sendependeco de Belgio kaj de la oraj palmoj de la Krona Ordeno.

Ŝi estis instruistino en Saint-Gilles (Bruselo) kie disvolviĝis ŝia tuta kariero. Ŝi fariĝis lernejestrino, kaj pro aĝa limo, forlasis tiun postenon en la jaro 1937.

Ŝi lernis Esperanton dum kurso gvidata en Saint-Gilles, en la jaro 1911. Baldaŭ ŝi gvidis oficialajn kursojn en Saint-Gilles. La unua mondmilito interrompis ŝian laboron, sed F-ino Jennen ĝin reprenis, organizante la unuan postmilitan Belgan kongreson en Saint-Gilles, en la jaro 1921. Ŝi starigis kaj prezidis Esperantan Grupon, kiu kunvenis en tiu Brusela antaŭurbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]