Ansó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ansó
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22728
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 418  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 45′ N, 0° 49′ U (mapo)42.75-0.81666666666666Koordinatoj: 42° 45′ N, 0° 49′ U (mapo) [+]
Alto 860 m [+]
Areo 201,467576 km² (2 014 6.7 576 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ansó (Provinco Ŭesko)
Ansó (Provinco Ŭesko)
DEC
Ansó
Ansó
Situo de Ansó
Ansó (Hispanio)
Ansó (Hispanio)
DEC
Ansó
Ansó
Situo de Ansó

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ansó [+]
vdr

Ansó [anSO] estas municipo de Hispanio​, en la nordokcidenta pinto de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas ansotanan, nome variaĵo de la aragona lingvo uzita en la okcidentaj Pireneoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ansó.
Ansó en 1982.
Valo de Zuriza.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidenta pinto de la komarko Jacetania, lime kun Navaro kaj Francio. Ĝi estas norde de Canal de Berdún kaj okcidente de Valle de Hecho. Ĝi estas ĉe la meza valo de la rivero Veral, en aragonaj okcidentaj Pireneoj. Historie tiu valo estas komunigita kun Fago, kiu posedas siavice propran municipon, sed sen klara teritoria limigo, kio maloftas en la cetero de Hispanio.

Ĝia municipa teritorio etendiĝas laŭ longa zono landlima kun Francio, en la valo Acherito kaj ekfluejo de la rivero Aragón Subordán, kaj lima sude ankaŭ kun Aragüés del Puerto kaj Aísa. En la municipa teritorio, malsupre de Veral, estas la valo Zuriza, kie estas kampadejo kiu okupas la impona edifico starigita en la 19-a jarcento por limgardistoj ĝis la 1940-aj jaroj.

Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Parko de Valles Occidentales kaj la Protektita Pejzaĝo de Fozes de Fago kaj Biniés.

La loĝloko Ansó mem (860 msm) estas je 109 km nordokcidente de Huesca kun konekto al Navaro okcidente kaj al Hecho oriente. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj tegmentoj, trunkokonusaj kamenoj kaj balkonoj kun lignaj prilaboritaj apogreloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 11-a jarcento la loko estis defendejo el la apuda Regno Navaro. En 1272, la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono, donis al Ansó diversajn privilegiojn, kiuj klarigas la longan landlimon de Ansó kun Francio, pro la rolo de gardisto de la alirejo al la valo de la rivero Aragón, kun libera aliro al paŝtejoj de la limzono.[1]

La 6an de oktobro 1375, la lokanoj arbitris inter la franca valo Baretous de Bearno, en la valo Aspe, kaj la navara Roncal. La rezulto estis la Imposto de la tri bovinoj, kiu plue estas pagita nuntempe fare de la francaj brutobredistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Ansó: oni malaltiĝis el 1 933 loĝantoj en 1877 ĝis nunaj 406 loĝantoj (2022). Tradicie oni parolis pri "emigración golondrina" (hirunda migrado), ekde fino de la 19-a jarcento, kiel portempa migrado de junaj virinoj por labori en fabrikoj de "espardeñas" (tolŝuoj) en Mauléon-Licharre, suda Francio. Tio okazis el aŭtuno ĝis printempo: tial la nomo "hirunda".

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo. Iam estis ankaŭ forstado. En la nordokcidento de la teritorio estas skiejoj de Linza.

Ĉefaj vidindaĵoj estas preĝejo de Sankta Petro kun gravaj baroka retablo, orgeno kaj platereska pordego; Etnologia Muzeo kaj Muzeo de Religia Arto (en la preĝejo); urbodomo (kun municipa arkivo, kies historia fako konservas dokumentojn ekde la 13-a jarcento); Domego Morené, ekzemplo de montara arkitekturo, nune ekspoziciejo; la tuta urba kerno kun mirinda kolekto de kamenoj; mezepoka turo (de la 16-a jarcento); Interpretejo pri Naturo ktp.

Pri naturaj lokoj menciindas la riveroj Veral kaj Aragón Subordán, la glaĉeraj lagoj "ibones" Acherito kaj Estanés, kaj montoj Mesa de los Tres Reyes (Meseta d'os Tres Reis en aragona) (2438 m), Peña Forca (2391 m), Petrechema (2371 m), Acué aŭ Punta Gabedallo (2263 m), Alano (2167 m), O Risté (2115 m), Peña Ezcaurri (2055 m), Pueyo de Segarra (1997 m) kaj Pico de Maz aŭ Chamanzoya (1945 m). Estas eksterordinara montara faŭno en kiu menciendas ursoj, cervoj, aproj, lutroj, la raraj miogaloj, pegoj, rabobirdoj, gipoj, ŝafgrifoj, kadavrogrifoj, tikodromoj, ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ansó. Donde el aire conserva el olor a madera (hispane). Pirineodigital.com (2008-01-22). Arkivita el la originalo je 2021-01-22. Alirita 2024-04-02. “Ansó. Kie la aero retenas la odoron de ligno”.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]