Anna Casassas i Figueras
Anna Casassas i Figueras | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Anna Casassas i Figueras |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1957 (66-jaraĝa) en Barcelono |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Loĝloko | Barcelono |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Patro | Enric Casassas i Simó |
Frat(in)o | Enric Casasses i Figueres |
Okupo | |
Okupo | tradukisto |
Anna CASASSAS i Figueras (Barcelono, 1958) estas kataluna tradukistino, magistrino pri juro kaj advokato, sed ŝi dediĉas ekskluzive al la tradukado al la kataluna de verkoj en la franca kaj la itala. Ŝi estas unu el la nuntempe tradukistinoj pli rekonitaj kaj elstaraj en la tradukado al la kataluna. Ŝi estas filino de Enric Casassas i Simó, kiu estis prezidanto de la Instituto de Katalunaj Studoj kaj fratino de Enric Casasses i Figueres, kataluna poeto.[1][2][3]
Casassas estis rekompencita per la premio Mots Passants de la Aŭtonoma Universitato de Barcelono en 2009, por la plej bona tradukaĵo de la franca verko La manuskripto trovita en Zaragozo de Jan Potocki.[2] Laŭ ŝiaj propraj vortoj, ĝi estas unu el la tradukverkoj je kiuj ŝi estas plej fiera.[4]
Ŝi ankaŭ estas aŭtorino de El ritme de la prosa (2011).[1]
Premioj[redakti | redakti fonton]
- 2009: Premi Mots Passants de la UAB, pro la traduko de La manuskripto trovita en Zaragozo, de Jan Potocki.
- 2010: Premio de traduko Vidal Alcover de la Urbodomo de Taragono, pro la projekto de traduko de La cena de le ceneri de Giordano Bruno.