Andrea Luchesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Luchesi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1741 (1741-05-23)
en Motta di Livenza
Morto 21-an de marto 1801 (1801-03-21) (59-jaraĝa)
en Bonno
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respublikoElektoepiskopujo Kolonjo
Okupo
Okupo orgenistokomponistodirigento
vdr

Andrea LUCHESI [] (naskiĝis la 23-an de majo, 1741, mortis la 21-an de marto, 1801) estis itala komponisto kaj orgenisto de la klasika epoko.

Luchesi naskiĝis en Motta di Livenza, Italio. Lia pli aĝa frato, pastro, instruisto kaj orgenisto, donis al li ĝeneralan kaj muzikan edukadon. Poste li loĝis en Venecio (ĉirkaŭ 1756 – 1771) kaj en Bonno, Germanio (1771 – 1801). En 1774 li fariĝis kapellmeister (kapelestro) en la kortego de la ĉefepiskopo kaj Princo-elektisto de Kolonjo en Bonno. La junaj Betoveno kaj Antonín Rejcha estis liaj lernantoj.