Andrea Avellino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Avellino
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1521 (1521-01-01)
en Castronuovo di Sant'Andrea
Morto 10-an de novembro 1608 (1608-11-10) (87-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj latina
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Andrea AVELLINO (vere: Lorenzo karesnome Lancelotto; naskiĝinta en 1521 en Castronuovo di Sant'Andrea, mortinta la 10-an de novembro 1608 en Napolo) estis itala sanktulo sanktulo kaj juristo. La baptonomon el amo por la kruco li ŝanĝis en Andreon kiam li eniris la ordenon de la teatinanoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Vitralo en la kirko de Waldenstein, Malsupra Aŭstrio

Post ricevado de elementa instruado en la lernejo de Castronuovo respektive fare de lia onklo, ĉefepiskopo de Senise kaj kateĥisto, li estis sendita al Venecio por sekvi kursojn en la filozofia fakultato kaj en filozofio. Estante bela junulo, li ĉastece ofte estis senŝirma kontraŭ inaj admirantoj kaj por eviti iliajn aspiremojn li prenis eklezian tonsuron. Tiam li iris al Napolo por studi kanonon kaj civilan jurojn kaj akiris la gradon da doktoro de leĝoj kaj ordinitis pastro en la aĝo de 26 jaroj. En 1548 li faris spiritajn ekzercojn ĉe la jezuito Diego Laínez kaj ĉe Giovanni Marinoni. Por iom da tempo li plenumis la oficon de advokato en la eklezia tribunalo de Napolo. En 1552 li spertis ke ĉetribunale oni devas mensogi por antaŭenigi aferojn kaj iĝis malkontenta pri profesio sia. La generalvikario de de Napolo kardinalo Ribiba tuj komisiis lin en 1551 reformi la Ĉefanĝelan monaĥejon en Baiano, kiu pro moleco disciplina fariĝis fonto de grandaj skandaloj. Estante mem bona ekzemplo pieca kaj plena de elano li reestigis la religian disciplinon de la monaĥejo sed ne sen multaj kaj grandaj malfacilaĵoj. Certaj malvirtaj viroj kun la kutimo havi sekretajn renkontiĝojn kun monaĥinoj iĝis ekscititaj pro tiaj agoj kaj unu nokton en 1556 Avellino estis atakita kaj grave pafvundita; baldaŭ poste la monaĥejo malfermitis. Li estis alportita al la monaĥejo de la teatinanoj por resaniĝi. Ĉi tie aliflanke, li decidis dediĉi sin tute al Dio kaj iĝi mem teatinano: tiu ĉi ordeno estis nur ĵus fondita fare de Gaetano Thiene. En la vigilo de la Ĉielenpreno de Maria surmetis la frokon havante 35 jarojn. La voton li faris en la 25.1.1558; kunfrato ordena estis la beatulo Paolo Burali d'Arezzo.

Post kompletigado de lia provtempo, li akiris permeson viziti la tombojn de la apostoloj kaj la martiroj en Romo kaj havis aŭdiencon ĉe lia papa moŝto Paŭlo la 4-a. Avellino faritis post reveno hejmklostren estro de la de novicoj. Post plenumado de tiu ofico dek jarojn li estis elektita ĉefo. Lia sankta fervoro por strikta religia disciplino kaj por la pureco de la pastraro same kiel lia profunda humileco kaj sincera pieco persvadis la generalon de lia ordo konfidi al li fondon de du novaj domojn teatinanajn en Milano kaj Piaĉenco. Per liaj klopodoj multaj aliaj ejoj ordenaj fonditis en diversaj diocezoj italiaj. Li estis tiel sukcesa en konvertado de pekintoj kaj herezuloj danke al sia prudento en la direktado de animoj kaj per elokventa predikado ke multaj disĉiploj svarmis ĉirkaŭ li entuziasmaj esti sub lia spirita konsilado. Ankaŭ multaj nobeloj sekvis lin. Unu el la plej rimarkindaj disĉiploj estis Lorenzo Scupoli la verkinto de la ege populara libro Il combattimento spirituale. Karlo Boromeo estis intima amiko de Avelino kaj serĉis siajn konsilojn en la plej gravaj aferoj de la Eklezio. Li ankaŭ petis Avellino establi novan monaĥejon teatinanon en Mediolano. La plej granda forto de Avellino ne estis la administrado sed la spirita, ankaŭ kontraŭreformacia konvinkemo. Napole li ankaŭ polemikis kun la abatino Orsola Benincasa sukcese kontraŭ la sekto de la pseŭdo-iluminisma mistikulino Giulia Di Marco.

Verkoj kaj morto[redakti | redakti fonton]

Senlacigeble en predikado, konfesprenado, vizitado de malsanuloj Avellino ankoraŭ trovis tempon skribi kelkajn asketismajn verkojn. Liaj leteroj estis publikigitaj en 1731, en Napolo, en du volumoj, kaj liaj aliaj verkoj tri jarojn poste en kvin volumoj. La 10-an de novembro 1608, dum komencado de la eŭkaristio en la Sankta Meso trafitis de apopleksio, kaj post ricevado de la sankta viatiko mortis en la aĝo de 88 jaroj. En 1624, nur 16 jarojn post lia morto, li estis beatigita fare de papo Urbano la 8-a, kaj en 1712 estis enkanonigita fare de Klemento la 11-a. Lia tombo troviĝas en la granda Paolo-kirko napola; lia festotago eklezikalendara estas la 10-a de novembro. La geodeziisto André Trudeau, nevo de Louis-Joseph Papineau (1786–1871), fondis en 1855 en Kanado la komunumon Saint-André-Avellin proksime al Kebekurbo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]