Andor Tevan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Tevan
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1889 (1889-08-15)
en Békéscsaba
Morto 5-an de oktobro 1955 (1955-10-05) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Adolf Tevan
Frat(in)o Margit Tevan
Okupo
Okupo tipografo • presisto • eldonisto
vdr

Andor Tevan, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tevan Andor estis hungara presisto, eldonisto. Lia fratino estis Margit Tevan.

Andor Tevan [1] Arkivigite je 2016-12-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1889 en Békéscsaba, li mortis la 5-an de oktobro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Tevan devenis el juda familio. Li akiris diplomon en grafika altlernejo (Graphische Lehr und Versuchsanstaltban) en Vieno en 1910. Hejmenveninta li transprenis la familian vendejon pri libroj kaj kreis el tio modernan eldonejon kaj presejon. En la sekva jaro li eldonis malmultekostan serion pri konataj verkistoj kun furora sukceso. Post 2 jaroj li eldonis ankaŭ bibliofiliojn. Li iĝis konata eldonisto, liaj eldonaĵoj apartenis al la kulmino de la hungaraj libroj. Dum la Granda Depresio li presis ankaŭ pakumojn, reklamojn, kiuj faris stabilan buĝeton. Baldaŭ li eldonis ankaŭ fabelojn. En 1944 li estis trudlaboristo en Vieno, poste li hejmenvenis. En 1949 la ŝtato forprenis la presejon, tial li laboris ĝismorte en eldonejo en Budapeŝto. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A könyv évezredes útja (Budapeŝto, 1956, 1984)
  • Narancsliget az Északi-sarkon (1989)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]