Alo (slava mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por vilaĝanoj alo estis spirito, kiu kondukis hajlon kaj ŝtormnubojn al iliaj kampoj, ruinigante ilian rikolton.

Alo (ankaŭ — Ĥalo; serbe, montenegre, bulgare kaj makedone "(х)ала") en la mitologio de la balkanaj slavoj estas ina (plejofte — malica) spirito, fluganta serpento (drako), kiu voras rikolton kaj atakas brutojn kaj homojn.[1]

Imago[redakti | redakti fonton]

Alo estas imagata diverse:

  1. kiel atmosferan fenomenon (venton, nubon, nebulon, kometon);
  2. kiel animalon (drakon, flugantan serpenton, lacertegon, aglon, korvaron ktp.);
  3. kiel malgrasan gluteman homon.[2]

Popolaj kredoj[redakti | redakti fonton]

Oni kredas, ke alo ruinigas (voras) rikolton en kampoj (aperante kiel hajla nubo aŭ ĝia kondukanto). Oni ankaŭ opinias, ke alo estas la kialo de subitaj malsanoj (paralizo, mensa malsano ktp.). En iuj tradicioj aloj estas defendantoj de siaj teritorioj — ili batalas en aero kontraŭ aliaj aloj pro la rikolto de la vilaĝo, kiun ili gardas. En Kruŝevacka regiono (orienta Serbio) oni kredas, ke alo defendas la kampojn kaj vinberĝardenojn de la tuta regiono kontraŭ hajlo, kaj petis Dion, ke li gardu "nian defendanton — alon".[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse Славянские древности. Этнолингвистический словарь: В 5 тт. (Под ред. Н. И. Толстого). Т. 5. — М.: "Международные отношения", 2012. Стр. 405.
  2. ruse Славянские древности. Этнолингвистический словарь: В 5 тт. (Под ред. Н. И. Толстого). Т. 5. — М.: "Международные отношения", 2012. Стр. 405.
  3. ruse Славянские древности. Этнолингвистический словарь: В 5 тт. (Под ред. Н. И. Толстого). Т. 5. — М.: "Международные отношения", 2012. Стр. 406.