Almeida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almeida
municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 242  (2011) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 44′ N, 6° 54′ U (mapo)40.725916666667-6.9055833333333 [+]
Alto 727 m [+]
Areo 517,98 km² (51 798 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Almeida (Portugalio)
Almeida (Portugalio)
DEC
Situo de Almeida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almeida [+]
vdr

Almeida estas portugala urbeto en la municipo Almeida, apartenanta al la Distrikto Guarda, en la antaŭa provinco de Beira Alta, kaj nuntempe inkludita en la subregiono Beiras e Serra da Estrela de la Centra regiono. Estas 1 146 loĝantoj (2021).

Ĝi estas la sidejo de la municipo Almeida, kun 517,98 km² de areo kaj 5 882 loĝantoj (2021), subdividita en 16 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Figueira de Castelo Rodrigo, oriente kun Hispanio, sude kun Sabugal kaj okcidente kun Guarda kaj Pinhel. La aktuala municipo rezultis de la kunigo, en la 19-a jarcento, de tri historiaj municipoj: nome Almeida, Castelo Bom kaj Castelo Mendo, kies iamaj sidejoj estas tri mezepokaj fortikitaj urboj, kiuj estas nun centroj de turisma intereso. Kiel landlima urbeto, Almeida, apuda al Hispanio, posedas defendajn fortikaĵon, kun plano de dekdupinta stelo, kaj pordegojn, similajn al tiuj de Valença kaj Elvas.

Almeida estas ofta familinomo kaj en Portugalio kaj en Hispanio (ekzemple ĉe Joaquim de Almeida).

Loko[redakti | redakti fonton]

Almeida estas en la distrikto Guarda, regiono Beira Interior, pli precize en teritorio nomita Terras de Riba-Côa. Notindas ĝia landlima karaktero oriente kun Hispanio, kiel parto de la landlimo Portugalio-Hispannio, konata kiel Raia, dum la zono mem estas nomita "região arraiana" (lima regiono).

Nordokcidente: Pinhel Norde: Figueira de Castelo Rodrigo Nordoriente: Aldea del Obispo (Hispanio)
Okcidente: Pínzio (Pinhel) Oriente: Fuentes de Oñoro (Hispanio)
Sudokcidente: Castanheira (Guarda) Sude: Sabugal Sudoriente: La Alamedilla (Hispanio)

Historio[redakti | redakti fonton]

Almeida kaj ĝia mezepoka kastelo komence de la 16-a jarcento, el la Livro das Fortalezas de Duarte de Armas.

D. Fernando de Kastilio konkeris la lokon el la islamanoj en 1039, sed ili rekonkeris en 1071. En 1190, D. Sanĉo la 1-a de Portugalio rekonkeris, helpe de D. Paio Guterres, nepo de D. Egas Moniz, kiu post tiu konkero estis kromnomita de Almeida. Pro tiamaj militoj Almeida preskaŭ detruiĝis kaj senloĝiĝis, pro kio D. Dinis translokigis ĝin al la aktuala loko kie konstruigis kastelon, dum havigis foruo en 1296. Manuelo la 1-a ampleksigis la fortikaĵojn kaj la urbeton mem, kaj donis novan foruon (Foral Novo), en Santarém, la 1an de Junio 1510.

Je 6 km de Almeida estas la nomita Kapelo de la Monaĥejo, kiu, laŭ tradicio, estis preĝejo de konvento de Templanoj. Johano la 2-a rekonstruis tiun kapelon, kaj metis la Blazonon de Portugalio super la Kruzo de Aviz de kies Ordeno li estis superulo, pro kio la konstruaĵo perdis restaĵojn de antikveco. En Almeida naskiĝis en 1569 fama historiisto Frei Bernardo de Brito, kiu mortis ankaŭ en Almeida en 1617.

La 11an de aprilo 1811, dum la Tria Franca Invado de Portugalio, brit-portugala armeo estrita de la Generalo Beresford rekuperis la lokon kaj forpelis por tria kaj lasta fojo la francojn el Portugalio.

La loknomo devenas de la araba: «Ebenaĵo», kio tute kongruas kun la teritorio de la municipo grandparte altebena. Trapasante la municipon de sudo norden, la rivero Côa malfermas krutan valon en tiu altebenaĵo. La tri mezepokaj urbetoj de la municipo okupis strategiajn lokojn en la defendo de tiu valo - Almeida kaj Castelo Bom, en la orienta bordo, kaj Castelo Mendo, en la okcidenta bordo -, historie disputita ĝis la Traktato de Alcañices, kiel limo inter la regnoj Portugalio kaj Leono.

Panoramo de la Placo Dro. Casimiro José Matias, en la historia centro de Almeida
Panoramo de la Placo Dro. Casimiro José Matias, en la historia centro de Almeida

Trairado de la valo de Côa estis malfacila, kaj dum jarcentoj nur du pontoj ebligis la transiradon: nome Ponto de São Roque, inter Castelo Bom kaj Mido, kaj la Ponte Grande, ĉefa alirejo al Almeida, kie okazis la historia Batalo de Ponte do Côa, dum la Franca Invado. Poste apud Ponte Grande oni konstruis viadukton. En la 19-a jarcento alvenis fervojo, por kio oni konstrui novan ponton, en la suda zono de la municipo, poste anstataŭita en la 20-a jarcento. En la 1980-aj jaroj, oni konstruis la unuan viadukton super la rivero Côa por la IP5, kaj jam en la 21-a jarcento duan viadukton por la aŭtoŝoseo A25. De la 1990-aj jaroj estas la ponto inter la fregezioj Porto de Ovelha kaj Malhada Sorda.

La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 17 000 loĝantoj fojojn en la unua duono de la 20-a jarcento, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 5 000; tio estas, oni perdis pli ol du trionojn.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Almeida havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Almeida.
  • Almeida (sidejo)
  • Amoreira, Parada e Cabreira
  • Azinhal, Peva e Valverde
  • Castelo Bom
  • Castelo Mendo, Ade, Monteperobolso e Mesquitela
  • Freineda
  • Freixo
  • Junça e Naves
  • Leomil, Mido, Senouras e Aldeia Nova
  • Malhada Sorda
  • Malpartida e Vale de Coelha
  • Miuzela e Porto de Ovelha
  • Nave de Haver
  • São Pedro de Rio Seco
  • Vale da Mula
  • Vilar Formoso (vila)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Castelo Mendo.
Pordego Porta da Vila, en Castelo Bom.
  • Muregoj de Almeida (Nacia Monumento ekde 1928)
  • Kastelo de Castelo Bom (Nacia Monumento ekde 1946)
  • Kastelo de Castelo Mendo (Nacia Monumento ekde 1946)
  • Domaro de Castelo Mendo (Publika Intereso ekde 1984)
  • Pilorio de Castelo Mendo (Publika Intereso ekde 1933)
  • Pilorio de Vale de Coelha (Publika Intereso ekde 1933)
  • Preĝejo de São Miguel (Malhada Sorda - Publika Intereso ekde 1997)
  • Nekropolo de rokaj tomboj (Malpartida - Publika Intereso ekde 1997)
  • Preĝejo de Nossa Senhora da Anunciação (Leomil - Publika Intereso ekde 2014)
  • Dolmeno de Pedra de Anta (Malhada Sorda - Publika Intereso ekde 2015)
  • Picadeiro D'el Rey (Almeida)
  • Histori-Milita Muzeo de Almeida
  • Kazerno Quartel das Esquadras (Almeida)
  • Centro de Estudos de Arquitectura Militar de Almeida (CEAMA)
  • Iama sinagogo Esnoga de Malhada Sorda
  • Pilorio de Castelo Mendo
  • Pilorio de Vale de Coelha
  • Restaĵoj de la kastelo de Almeida
  • Preĝejoj de Cabreira, de Malpartida
  • Ponto super la rivero Côa.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Almeida en la portugala Vikipedio.