Allepuz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Allepuz
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44145
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 121  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 0° 44′ U (mapo)40.4924526-0.72907950000001Koordinatoj: 40° 30′ N, 0° 44′ U (mapo) [+]
Alto 1 424 m [+]
Areo 67,263997 km² ( 672 6.3 997 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Allepuz (Provinco Teruelo)
Allepuz (Provinco Teruelo)
DEC
Allepuz
Allepuz
Situo de Allepuz
Allepuz (Hispanio)
Allepuz (Hispanio)
DEC
Allepuz
Allepuz
Situo de Allepuz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Allepuz [+]
vdr

Allepuz [aljePUZ] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la plej sudokcidenta pinto de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja. Laŭ fama arabisto Miguel Asín Palacios, la loknomo devenas de la araba al-labuus (اللبوس), kion li tradukis kiel "la kiraso".[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 46 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 1474 msm de altitudo, kio rezultas en malvarma klimato.​ La municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko en kiu ĝi limas kun Villarroya de los Pinares; ĝeneralaj limoj estas kun Valdelinares, Villarroya, Miravete, Jorcas, Ababuj, El Pobo, Monteagudo kaj Gúdar. Ĝi estas atingeblaj nordoriente el Villarroya de los Pinares, sudoriente el Valdelinares, sude el Gúdar, sudokcidente el Monteagudo del Castillo, kaj norde el Jorcas.

La loko estas en la Iberia Sistemo, kaj plej granda parto de la municipa teritorio estas trafluata de la rivero Sollavientos, nura rivero apartenanta al la komarko Maestrazgo kiu ne estas alfluanto de la rivero Ebro, ĉar ĝi fluas al Turia. En tiu fluejo estis du farunmuelejoj; estas ankaŭ multaj kampardomoj, sed nur ĉirkaŭ ses el ĉirkaŭ 40 estas loĝataj. Plej altaj pintoj estas montoj Morrón (1889 m), Zaragozana (1911 m) kaj La Nave (1975 m).

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. Dum la Mezepoko kaj la Antikva Reĝimo, ĝis la provinca divido de 1833, ĝi estis tero de reĝlanda jurisdikcio, ene de la Komunumo de domaroj de Teruelo en la "sesma" de Campo de Monteagudo.

La historio de la loko dum la karlismaj militoj estis ligita al la proksima Cantavieja kie estis ĉefurbo de karlistoj.

Dum la Hispana Enlanda Milito estis militfronto en 1938. Poste venis malfacila postmilito, agado de kontraŭfrankisma gerilo kaj rura elmigrado.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Allepuz kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 128 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo. Inter altiraĵoj menciindas la preĝejo, krucmonumentoj kaj piedirado kaj biciklado tra naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]