Alena Klementová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Alena Klementová
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1932 (1932-07-30)
en Prago
Morto 21-an de decembro 2002 (2002-12-21) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Jaroslav Klement
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Alena KLEMENTOVÁ (naskigis la 30-an de julio 1932 - mortis la 21-an de decembro 2002) estis ĉeĥa esperantistino, edzino de Jaroslav Klement (1935-1986}, aŭtoro pri heraldika terminaro en Esperanto, kaj patrino de Jaroslav Krupka (29.5.1954-6.3.2008), iama junulara Esperanto-aktivisto en Ĉeĥio.

Laboro por la ideo de internacia interkompreniĝo estis la ĉefa enhavo de ŝia vivo. Rememoros pri ŝi vico da lernantoj, kiujn ŝi instruis dum kursoj de la karlovara klubo kaj en kursoj de Somera Esperanta Tendaro en Lančov. Ekde la sepdekaj jaroj ŝi aktivis kiel eminenta lektorino de la skribaj kursoj de Esperanto. Ĉi laboron ŝi modeste plenumis ĝis la lasta momento malgraŭ grava malsano.

Alena Klementová apartenis ĉiam al kolonoj de la Esperanto-klubo en Karlovy Vary. Ŝi staris ĉe lulilo de ITREE (Internacia Turisma Renkontiĝo de Esperantistoj en Ercmontaro) en la jaroj 1979 ĝis 1991. Do dum 13 jaroj ŝi konatigis ĉeĥajn kaj eksterlandajn esperantistojn kun belaĵoj de ercmontara regiono. Ŝi faris ĉiĉeroninon ankaŭ dum internaciaj kongresoj en Karlovy Vary (ekz. dum la 1-a Ĉeĥa-Germana Esperanto Kongreso en la jaro 1993 kaj dum la SAT-kongreso en la jaro 1999).

En la daŭro de jaroj ŝi preparis aron da turismaj informoj pri karlovara regiono malgraŭ severa sanstato. Nelonge antaŭ sia forpaso ŝi preparis la kolekton por publiki en la interreto, nome en Vikipedio (pri Karlovy Vary).

(laŭ Miloš Bloudek, Karlovy Vary)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Terkulturado kaj ĝia influo al bonstata vivomedio (En: AEST Žilina 1981)
  • Karlovy Vary - tekstoj en ĉi tiu enciklopedio pri la urbo estas plejparte ŝia verko.