Alcaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcaine
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44792
Demografio
Loĝantaro 48  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 0° 42′ U (mapo)40.953888888889-0.70611111111111Koordinatoj: 40° 57′ N, 0° 42′ U (mapo) [+]
Alto 649 m [+]
Areo 57,376439 km² ( 573 7.6 439 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcaine (Provinco Teruelo)
Alcaine (Provinco Teruelo)
DEC
Alcaine
Alcaine
Situo de Alcaine
Alcaine (Hispanio)
Alcaine (Hispanio)
DEC
Alcaine
Alcaine
Situo de Alcaine

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcaine [+]
vdr

Alcaine [alKAJne] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 104 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter Josa (okcidente) kaj Obón (sude), kun kiu ĝi estas apartenanta al la Kultura Parko de la Rivero Martín. Ĝi estas en la nordo de la Iberia Sistemo. La loĝloko estas je 649 msm kun maksimuma alto de 1023 msm. La teritorio estas trapasata de la rivero Martín en la montaro de los Moros apud la akvorezervejo Cueva Foradada. Estas du rojoj, alfluantoj de Martín, nome Estercuel kaj Ocino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas 56 figuroj en rokpentraĵoj, desegnitaj ruĝnigre, en la Cueva de Marco. Elstaras grupo formata de homo kaj kapraro.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1328, Alfonso la 4-a vendis Huesa kaj ĝiajn domarojn, inter kiuj Alcaine, al Pedro de Luna, farante parton de la komunumaro Sesma de la Honor de Huesa ene de la komunumaro Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Alcaine kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 46 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la kastelo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]