36-a IS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
titolpaĝo de la seminaria broŝuro

La 36-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1992 kaj la 3-a de januaro 1993 en la urbeto Bad Kleinen de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio en la nordoriento de Germanio. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis 240 lernantoj kaj studentoj (plus iuj lastmomentaj aliĝintoj) el 25 landoj. La organizan teamon de GEJ konsistigis Christian Nitsche (kunordigado), Werner Breitung (memzorgantoj), Nicola Buskotte (ejo, financoj), Simone Fischer (administrado, vespera programo), Matthias Funke (tema programo), Bianka Jacobsen (distra programo kaj literature kafejo), Marko Lins (IS-broŝuro, diskoteko), Thomas Pusch (presaĵoj, ekstera informado) kaj Heidi Schiller (administrado, vespera programo).[1] Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per plurdekmil germanaj markoj, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis
"Lernado kaj edukado - taskoj por la 90-aj jaroj"

El la prelegoj kaj diskutrondoj elstaris kontribuoj de Marco Bezzi, Martin Burkert (nun Martin Markarian), Rūta Vaičiūnaitė, Saskia Idzerda kaj Klaus Dahmann, Sven Niemann, Ulrich Görtz, Eckhard Bick kaj Marek Wojtaszek.[1]

Temis pri la unua IS en la teritorio de la eksa socialism ŝtato GDR: Origine la evento estis planita por la loko Borgwedel en Malsupra Saksio (kaj jam ekzistis aliĝiloj kaj afiŝoj kun tiu lokindiko), sed pro organizaj problemoj de la kunvenejo fine necesis elekti alian ejon: la kunvenejo en Bad Kleinen estis tre konvena somera junulara feriejo, sed la klimato en la seminaria semajno de malpli ol -15 celsiusaj gradoj estis nekutime frosta kaj la kunveneja hejtado apenaŭ sukcesis teni elteneblan endoman temperaturon, tial la unua "orientgermania" IS estis iom primokita aparte de la partoprenantoj el mediteraneaj landoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "Lernado kaj edukado - taskoj por la 90-aj jaroj"