1453 Fennia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1453 Fennia
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 1453 Fennia
Aliaj nomoj 1938 ED1
Nomita laŭ Finnlando vd
Malkovro
Malkovrinto Yrjö Väisälä
Dato de malkovro 8-a de marto 1938
Loko de malkovro Turku
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Inner Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
283,792 Gm (1,897 AU)
275,725 Gm (1,843 AU)
291,859 Gm (1,951 AU)
Discentreco 0,0284
Meza anomaliangulo 247,854°
Klinangulo 23,678°
Periodo 954,357 tagoj (2,613 jaroj)
Meza cirkulrapido 21,62 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
7,128°
Argum. de periapsido 254,436°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 7.23 ± 0.4 km
Ĉefa korpo: 6.96 ± 0.39 km
Rotacia periodo 0,1838 tago (4,4121 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,2494
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 12,83
vdr

1453 Fennia estas malgranda hela asteroido de la interna asteroida zono, ano de la Hungaria familio.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 8-an de marto 1938 de la finnlanda astronomo Yrjö Väisälä elde la Observatorio de Iso-Heikkilä en Turku. Ĝi estis sendepende remalkovrita la 23-an de marto de la rusa astronomo Grigorij Nikolajeviĉ Neujmin elde la Simeiza observatorio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo, "Fennia" estis unu el la nomoj de Finnlando en latina lingvo.

Satelito[redakti | redakti fonton]

En 2007, lummezuraj observoj de 1453 Fenio montris, ke ĝi havas sateliton. La satelito havas almenaŭ unu kvarono de la grando de 1453 Fenio mem (aŭ 1.95 ± 0.18 km de diametro) kaj orbitas, kun orbita duona grandakso de 15 km, en (22,99 ± 0,01) horoj, dum la centra korpo rotacias en 4,4121 horoj. La luma kurbo ankaŭ sugestas, ke 1453 Fennia havas proksimume sferan formon[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1001 - 2000)Poste:
1452 Hunnia1453 Fennia1454 Kalevala