Ŝovponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Funkciado de ŝovponto.

Ŝovponto estas tipo de movebla ponto en kiu la platformo povas esti ruligita aŭ ŝovita malantaŭen por malfermi truon dum la trafiko pasas, kutime ŝipo sur akvovojo. Tiu tipo estas foje referencita kiel puŝponto.

Ŝovpontoj datas reen el mezepokaj tempoj. Historiaj ekzemploj de dezajnoj por ŝovpontoj estas tiuj de Leonardo da Vinci[1] kaj Agostino Ramelli.[2]

Pro la granda postulita areo por tiu pontotipo, tiu dezajno ne estas ofta. La dezajno de ŝovponto povas esti konsiderata kiam oni postulas la maksimuman horizontalan areon (por ekzemplo, super kanalo).

Kelkaj ŝovpontoj estas ankaŭ flospontoj, kiel la Hood Canal Bridge en Vaŝingtonio. Du aliaj flospontoj en Vaŝingtonio havis retireblajn platformojn sed estis anstataŭitaj per novaj flospontoj sen retireblaj platformoj: nome la Evergreen Point Floating Bridge (anstataŭita en 2016) kaj la Lacey V. Murrow Memorial Bridge (anstataŭita post ĝi akcidente dronis en 1990). Tiu dezajno estas populara en Gujano, kie estas la Demerara Harbour Bridge kaj la Berbice Bridge.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Leonardo and the Engineers of the Renaissance". brunelleschi.imss.fi.it. Alirita la 18an de Septembro, 2019.
  2. "Image of retractable bridge for crossing a moat, 1588. by Science & Society Picture Library". www.scienceandsociety.co.uk. Alirita la 18an de Septembro, 2019.