Ŝelakdisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝelakdisko de diskeldonejo Deutsche Grammophon-Aktiengesellschaft

La ŝelakdisko estas antaŭulo de la ankoraŭ nun produktata kaj ofte trovebla vinila disko.

Ŝelakdiskoj plejparte havis diametron de 10 coloj (proks. 25 centimetroj) aŭ 12 coloj (proks. 30 centimetroj) kaj kanelojn priskribitaj per flankoskribo, kiuj estis palpeblaj per ordinara gramofono kun dika ŝtalpinglo aŭ per elektra diskludilo kun specialpinglo. 10-colaj ŝelakdiskoj proponis maksimume iomete pli ol 3 minutojn, 12-colaj ŝelakdiskoj iomete pli ol 4 minutojn da ludotempo por faco. Ĉi-lasta estis unuarange grava por klasikaj muzikpecoj.

Plua karakterizaĵo de la ŝelakdisko estas la luda turnfrekvenco: Estis eksperimentoj per 60 ĝis pli ol 100 turniĝoj por minuto, je kio venkis 78 min−1.