Ŝanceliĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝanceliĝo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas la stato

  1. esti forte skuata kaj fariĝi facile falonta,
  2. (en figura senco) esti malfortigita, malfirmigita, endanĝerigita, kaj
  3. (en pli vasta figura senco) heziti.

Ŝancelo do estas la ago kaŭzi tian staton, kutime samsenca al la vorto malstabiligo.

Etimologie la vorto devenas de la franca verbo chanceler.

Citaĵoj el la klasika esperantlingva literaturo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La rivero sin ĵetis kontraŭ tiun domon, kaj ne povis ĝin ŝanceli; ĉar ĝi estis bone konstruita.[1] 
Citaĵo
 La plena de saĝo pastra partio ekŝancelis la aŭtoritaton de l’ faraono.[2] 
Citaĵo
 La lasta [mondmilito] ŝancelis la fundamentojn de la kapitalismo en Eŭropo[3] 
Citaĵo
 Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo kaj balanciĝas kiel hamako.[4] 
Citaĵo
 Ŝi ne iras rekte laŭ la vojo, ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas.[5] 
Citaĵo
 Ne ŝanceliĝu dekstren nek maldekstren.[6] 
Citaĵo
 La ŝipo glitis facile kaj sen forta ŝanceliĝado sur la glata maro.[7] 
Citaĵo
 La enspezoj de la ŝtato ekŝanceliĝas.[8] 
Citaĵo
 Vi nun komencas dubeme ŝanceliĝi.[9] 
Citaĵo
 Marta videble ŝanceliĝis momenton.[10] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Nova Testamento, Evangelio laŭ Luko 6:48 en traduko de la Londona Biblio
  2. Bolesław Prus, traduko de Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a
  3. Eŭgeno Lanti: Vortoj de kamarado Lanti, de la deziro al la efektivigo ...
  4. La Malnova Testamento en traduko de L. L. Zamenhof, Libro de Jesaja 24:20
  5. La Malnova Testamento en traduko de L. L. Zamenhof, Sentencoj de Salomono 5:6
  6. La Malnova Testamento en traduko de L. L. Zamenhof, Sentencoj de Salomono 4:27
  7. Hans Christian Andersen en traduko de L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
  8. Kazimierz Bein
  9. L. L. Zamenhof
  10. Eliza Orzeszko, traduko de L. L. Zamenhof: Marta