Saltu al enhavo

Ŝablono-Diskuto:Informkesto turka provinco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Ĉu jam ekzistas artikoloj pri provincoj de Turkio? Se jes, kial ĉi tiu informkesto ne estas uzata en ili? --Tlustulimu (diskuto) 12:56, 19-a de aprilo 2013 (UTC)

Estas 81 provincoj de Turkio. Se mi ĝuste kalkulas, la informkesto nun uzatas en 68 el ili, do 13 artikoloj ankoraŭ estas sen ĝi (ĵus mi iom serĉis kaj trovis 7, al kiuj mi aldonis la keston, do nun restas nur 6; estas facila tasko, sed mi nun ne havas pli da tempo... - TP 16-a ĝis 20-a de majo 2014. La lastaj 6 estas Artvin, Erzincan, Eskişehir, Kocaeli, Niğde kaj Ordu). Aldoni la informkeston al tiuj lastaj 6 estas unu tasko. Plia tasko estus aldoni uzon de la parametro "loĝantaro-dato" (ĝi ekzistas, sed laŭ mi ĝis nun ne uzatas), kaj probable sencas en tiu kampanjo el alia, nun pli aktuala vikio, aktualigi la datumojn al laŭeble aktuala stato, kaj plej bone ankaŭ aplikigi la parametron "|loĝantaro-ref =". Konsiderante, ke estas 81 artikoloj, ne tiom malmultaj, tio estas iom da laboro, sed la laborinveston, se ni ne volas esti tute perfektaj, eblas fari nur 2- (aŭ pli bone 3-)foje en jardeko, do la nun farota laboro sufiĉos por iom da tempo. ThomasPusch (diskuto) 13:54, 15-a de majo 2014 (UTC)
Nun mi aldonis informkestojn al la lastaj artikoloj, sed la kromaj taskoj ankoraŭ restas. ThomasPusch (diskuto) 22:36, 28 Maj. 2014 (UTC)

bildo kaj larĝeco[redakti fonton]

Bonvolu aldoni la parametron, samkiel informkesto urbo. Danke. Sj1mor (diskuto) 06:30, 21 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Parametro "urba loĝantaro"[redakti fonton]

Mi konstatis tion parametron en la artikolo Provinco Antalya

Mi kontrolis ke vikidatumoj ne havas tion datumon (sub la angla ŝlosilvorto "population"), nek la angla nek la germana artikoloj!. Do evidentas ke la datumon tajpita por la parametro estas neĝisdatigita kaj oni tute ne scias de kiam.

Laŭ la dokumentado de la ŝablona informkesto ŝajnas la tiu ĉi parametro estas aldonita plej malfrue sen sufiĉa pripenso. Do kion fari? Ĉu forigi la parametron en tute aŭ simple forigi la datumon?

En la nuna erara stato ŝajnigas la eraron ke la regiono estas kampara, ĉar tiometo da loĝantoj vivas en urbo kaj tiomego vivas eksterurbe. Tio estas tute neĝusta ĉar la malo okazadas. Sj1mor (diskuto) 07:47, 8 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĝisdatigo petata[redakti fonton]

En la nuna stato, ĉiuj 81 instancoj de turkaj provincoj kiuj uzas tiun ĉi ŝablonon ankaŭ malkune uzas Informkesto n geografiaĵo|administra unuo. Verŝajne oni ne bazonas ambaŭ, nek kesterigo, se la informkesto estu ĝisdatigata.

Tiam oni povos forigu Informkesto n geografiaĵo|administra unuo.

@Tlustulimu kion vi pensas? Sj1mor (diskuto) 07:52, 8 jun. 2024 (UTC)[Respondi]