Ŝablono-Diskuto:Aĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nur kopiite ĉi tien de persona diskutpaĝo por dokumentigo[redakti fonton]

@Tlustulimu: Por novaj artikoloj pri kvar universitatoj mi hodiaŭ misuzis la ŝablonon {{aĝo}}, por indiki la aĝon de la universitatoj, kvankam mi scias ke kutime ĝi nur antaŭvidatas por homoj - sed, mi pensis, aĝo estas aĝo. Tamen mi vidis, ke laŭ plibonigo la ŝablono nun aŭtomate enordigas paĝojn al kategorio "centjaruloj", se la aĝo indikata ŝablone estas pli ol 100. Tri el miaj universitatoj nun estas en la kategorio (la kvara estas tro juna), kaj mi tie trovis ankaŭ la paĝon Klubo de Madrido, kie unu klubano kaŭzis la kategoriigon de la tuta listo - tion mi jam ĝustigis. Mi komprenas ke aliaj vikipedioj por kalkulo de ne-homa aĝo havas apartan ŝablonon nomatan d:Q6558140, sed baze la ŝablono {{aĝo}} ankaŭ bone kalkulas, se ne estus la miskompreno pri la institucioj kiuj nun konsideriĝas "centjaruloj". Ĉu vi pensas ke ankaŭ ni bezonus apartan ŝablonon d:Q6558140, aŭ ĉu sufiĉus en ŝ. "aĝo" aldoni iun parametron kiel "|centjarulo = ne" ? ThomasPusch (diskuto) 11:48, 6 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

{{aĝo|||}}-jaraĝa[redakti fonton]

Tuj post la nombra *aĝo* de persono devas venis la -jaraĝa, kaj NE -jara. kiel sufiĉe ofte aperas!

La ŝablono Aĝo estas uzata en pli ol milo da artikoloj!

Ĉi tie mi petas helpon de fukncianto de roboto por fiksi tion por tiom multe da artikoloj. Sj1mor (diskuto) 12:20, 17 okt. 2023 (UTC)[Respondi]