Ĵazpremio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĵazpremio estas distingo por eksterkutimaj atingoj sur la kampo de ĵazo aŭ subtena premio por la evoluo de pli junaj ĵazmuzikistoj.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Je Grammy Award ekzistas sekcio por ĵazo. Ankaŭ la germana muzikpremio Echo havis ĝis 2009 sekcion por ĵazo, kiu ekde 2010 estas disdonata kiel memstara ECHO Jazz. Plej avidataj estas en ĵazo la recenzistaj kaj legantaraj enketoj de la revuo Down Beat, kiuj ankaŭ estas fakigitaj laŭ instrumentoj.

La internacia Premio Jazzpar, ĝis 2004 ĉiujare disdonata en Danujo, estis per sia premiosumo de 200.000 danaj kronoj, la multaj koncertoj kaj la inkluzivitaj sondiskoproduktadoj la plej grava ĵazpremio. La plej alta oficiala distingo en la Usono estas la premio de la fondaĵo NEA.

Kelkaj gravaj eŭropaj ĵazpremioj nomiĝas laŭ famuloj el la ĵazmuziko – ekz. en Aŭstrujo laŭ Hans Koller, en Germanujo laŭ Albert Mangelsdorff, en Nederlando laŭ Boy Edgar kaj Charlie Parker, en Francujo la premioj de la Ĵazakademio nomiĝas laŭ Django Reinhardt kaj Martial Solal same kiel laŭ Bobby Jaspar kaj Boris Vian. La premio Django d’Or ankaŭ nomita laŭ Django Reinhardt ekzistas intertempe por Francujo, Belgujo, Danujo, Italujo kaj Svedujo.