Ĝermolisto de katalunaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A[redakti | redakti fonton]

Josep Alberich i Jofré[redakti | redakti fonton]

Josep ALBERICH i JOFRÉ (naskiĝis en 1904, mortis la 9-an de aprilo 1995 en Barcelono). Antaŭ la militaj jaroj li aktivis kiel Esperanto-instruisto kaj sekretario de Kataluna Esperantista Federacio. Post la milito li kunfondis la societon Stelo de Paco kaj dum 14 jaroj estis fakdelegito pri komerco. Li havis plurajn fratojn esperantistojn.

B[redakti | redakti fonton]

Mateo Borrás Martínez[redakti | redakti fonton]

Mateo Borrás Martínez, kuracisto, (naskiĝis 1925?; mortis 1960) estis esperantisto en Barcelono dum la dua duono de 20-a jarcento. Li estis membro de «Instituto de Esperanto», de Barcelona.

C[redakti | redakti fonton]

Josep Cervelló i Garí[redakti | redakti fonton]

Josep CERVELLÓ i GARÍ (naskiĝis 1924 - mortis decembre 1992 en la katalunia Terrassa, Hispanio) estis UEA-fakdelegito pri kolektado.

D[redakti | redakti fonton]

Josep Maria Dalmau[redakti | redakti fonton]

Josep Maria Dalmau estis kataluna esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko

Citaĵo
 Tre bela gvidlibreto, bone redaktita kaj riĉe ilustrita. Krom la teksto ĝi enhavas 44 anoncopaĝojn pri la loka komerco. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Gemma Armadans i Gil[redakti | redakti fonton]

Gemma ARMADANS i GIL (Barcelono, 3-an de julio 1966) estas kataluna esperantisto. Ŝi estis prezidanto de Kataluna Esperanto-Junularo kaj estrarano de Kataluna Esperanto-Asocio. Ŝi estas fratino de Jordi Armadans i Gil kaj filino de Lluís Armadans i Marfà.

E[redakti | redakti fonton]

Domingo Escapa[redakti | redakti fonton]

Domingo Escapa Escardivol (naskiĝis 1924? - mortis la 18-an de aprilo 1956) estis kataluna esperantisto en Sabadell dum la mezo de 20-a jarcento. Li gvidis esperantajn kursojn kaj skribis propagandajn artikolojn en la gazeto "Diario de Sabadell". Li estis estrarano de la Esperanta Sekcio de la Kooperativo «La Sabadellense»

G[redakti | redakti fonton]

Filiberto Garcia Hurtado[redakti | redakti fonton]

Filiberto Garcia Hurtado, poŝtoficisto, (mortis la 15-an de februaro 1963) estis esperantisto en Barcelono dum la 20-a jarcento.

Manuel Gil[redakti | redakti fonton]

Manuel Gil (mortis 1953) estis kataluna esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento, fondinto de la iama societo Nova Sento en Barcelono.

M[redakti | redakti fonton]

Vicente Manzano-Arrondo[redakti | redakti fonton]

Vicente MANZANO-ARRONDO estas esperantisto, laŭ la stato de 2023 vivanta en la urbo Vic, Katalunio, kiu interalie enhave kontribuis al la 77-a Hispana Kongreso de Esperanto en 2018 kaj al la UK 2023 en Torino.[1] Li doktoriĝis pri psikologio kaj pri ekonomiko ĉe la Universitato de Sevilo, kaj pri edukado ĉe la Universitato de Valadolido. Vicente Manzano-Arrondo estas aktivulo en pluraj Esperantaj organizoj, kaj partoprenas en la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano.

Sciencaj kontribuoj (interalie)

P[redakti | redakti fonton]

Eusebio Pons[redakti | redakti fonton]

Eusebio Pons (naskiĝis 1905?; mortis la 5-a de novembro 1961?) estis kataluna esperantisto en la 20-a jarcento.

R[redakti | redakti fonton]

Blai Royo Monte[redakti | redakti fonton]

Blai Royo Monte (naskiĝis 1884?,mortis la 29an de julio 1963), bopatro de Vicente Hernández Llusera estis esperantisto en Katalunio dum la 20-a jarcento.

S[redakti | redakti fonton]

Enric Sarradell i Pascual[redakti | redakti fonton]

Enric Sarradell i Pascual (naskiĝis la 4-an de majo 1893 en Sabadell, mortis la 21-an de februaro 1963 en Manresa) ankaŭ nomata Enrique Sarradel Pascual[2], kiu uzis la pseŭdonimojn Parvissimus kaj Carles de Valrà[3], jurnalisto, estis kataluna esperantisto en la 20-a jarcento. Li, kune kun la forpasintaj Sro. Oriach kaj Dro. Argemi, veturis al Graz, en la jaro 1920a, komisiitaj de la Loka Komitato por gastigo de Aŭstriaj infanoj. Li estis ano de partio Traditionalist Communion[4].

T[redakti | redakti fonton]

Ramon Torres-Carreres[redakti | redakti fonton]

Dro. Ramon Torres-Carreres (naskiĝis 1879?; mortis la 4an de Septembro 1951) radiologo, estis kataluna esperantisto en Barcelono dum la unua duono de 20-a jarcento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]