Ĉagano estas man-armilo en formo de bastono finita per eta hakilo, martelo aŭ hoko. La bastono estis ofte riĉe ornamita per najloj, malsupra fino havis kutime metalan pinton.
Ĉaganon uzadis batalantoj en montaraj landlimaj regionoj, ĉar ĝi povis servi laŭ bezono kiel irbastono aŭ kiel batalilo.