Zsuzsanna Fábry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsuzsanna Fábry
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1955 (1955-11-30) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologo
vdr

Zsuzsanna Fábry [ĵuĵana fAbri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fábry Zsuzsanna estas hungara-usona biologo, imunologo, profesoro, membro (ekstera en 2013) de Hungara Scienca Akademio.

Zsuzsanna Fábry [1] Arkivigite je 2015-01-09 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsuzsanna Fábry frekventis universitaton en sia naskiĝurbo. Ŝi atingis la sciencan gradon PhD en 1984 en Universitato Eötvös Loránd. En la sekva jaro ŝi ricevis stipendion en Parizo. Inter 1986-1995 ŝi apartenis al universitato en Iovao, en la lastaj 2 jaroj ŝi estis direktoro de la laboratorio. Ekde 1995 ŝi instruas kaj esploras en universitato en Madisono (Viskonsino). Ŝi multe okupiĝas pri multloka sklerozo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Influence of adhesion molecule expression by human brain microvessel endothelium on cancer cell adhesion (1998)
  • The blood-brain barrier and its role in immune privilege in the central nervous system (2003)
  • Murine models of B-cell lymphomas: promising tools for designing cancer therapies (2012)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.