Zoltán Nagyiványi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Nagyiványi
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de februaro 1879(nun 1879-02-04)
en Hungario Aranyosmarót (Hungara reĝlando)
Morto la 10-an de aprilo 1951
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistoscenaristo • pledadvokato
vdr

Zoltán Nagyiványi [nadjivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagyiványi Zoltán estis hungara juristo, verkisto, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagyiványi, lia plena origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Fekete Zoltán Lajos Menyhért, ekde 1913 li oficiale uzis la familian nomon Nagyiványi.

Zoltán Nagyiványi [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1879 (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 8-a) en Hungara reĝlando en Aranyosmarót (nuntempa Zlaté Moravce en Slovakio), li mortis la 10-an de aprilo 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Nagyiványi akiris juran diplomon, poste li estis juristo en Enying ĝis 1908, poste notario en pluraj urboj. Inter 1911-1914 li estis advokato en Budapeŝto. En 1914 li estis en Parizo, kie li aliĝis al la franca "fremda legio", poste li batalis dum la 1-a mondmilito en la aŭstra-hungara armeo. En 1916 li militkaptitiĝis, sed pos 2 jaroj li sukcese hejmenrifuĝis. Li havis postenon dum la Hungara Sovetrespubliko. En 1923 li denove estis memstara advokato, samtempe juĝeja interpretisto. Post jaroj li vivis en Teherano, poste en Moskvo, kie li estis oficisto. En 1930 li hejmenvenis, post la 2-a mondmilito li estis ĵurnalisto de komunista ĵurnalo.

Li edziĝis kvinfoje, la unua edzino naskis 2 filojn, la dua solan filon, la ceteraj ne naskis.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Az idegenlégiótól a Szovjetunióig (membiografia romano, 1934)
  • Sárga kaszinó (romano, 1937, filmo en 1943)
  • Ígéret (romano, 1942)

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.