Zoltán Méhes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zoltán Méhes [mEheŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Méhes Zoltán estis hungara inĝeniero, profesoro.

Zoltán Méhes [1] naskiĝis la 24-an de januaro 1870 en Hungara reĝlando en Csallóköznyék (nuntempa Vrakúň en Slovakio). Li mortis la 19-an de majo 1940 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Méhes akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1895, poste li estis privata inĝeniero. En 1897 li ekinstruis en la ĵus menciita universitato, en 1915 li estis nomumita privata profesoro, post jardeko publika ordinara profesoro. Inter 1925 kaj 1940 li estis katedrestro. Li partoprenis ankaŭ en projektoj de novaj fervojaj kaj minejaj linioj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A külső sinszál felemelésekanyarulatokban (1906)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.