Zoltán Körösi Dudus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KÖRÖSI DUDUS Zoltán [koeroeŝi duduŝ], estis hungara violonisto, ciganmuzikestro. Li naskiĝis en 1892 en Deĵo kaj mortis en 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Körösi Dudus studis en Koloĵvaro violonludon ĉe Ödön Farkas. Körösi komencis sian karieron en Koloĵvaro en Thália Nagykávéház, kie li ofte distris interalie ankaŭ la verkistojn Sándor Hunyady, Áron Tamási kaj György Szántó. Li translokiĝis en Budapeŝton kun sia familio post la dua mondmilito. Tie li muzikis en restoracioj Kis Royal, Kárpátia kaj Márvány Menyasszony. Li alte taksis sian kunlaboradon kiel akompanianto precipe kun Erzsébet Török kaj Imre Palló. Lian kantkolekton aranĝis sia filino, Mária Körösi.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Leszler József: Nótakedvalőknek, 1986.