Zoé Genot
Zoé GENOT | |||||
---|---|---|---|---|---|
Zoé Genot, 2015
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | la 29-an de majo 1974 en Bruselo | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | Universitato Libera de Bruselo vd | ||||
Partio | Ecolo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikistino | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | www.zoegenot.be france | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Zoé GENOT (naskiĝis la 29-an de majo 1974 en Bruselo) estas belga politikistino.
Zoé Genot estis diplomita pri ekonomiaj sciencoj de la Libera Universitato de Bruselo en 1995. En 1999, ŝi fariĝas deputitino en la Ĉambro de Reprezentantoj kie ŝi interalie multe zorgis pri diversaj formoj de diskriminacio kaj sociaj maljustecoj.
En majo 2014, ŝi forlasis la nacian deputitaron kaj eniris la bruselan parlamenton kiel regia deputitino.
Zoé Genot estas anino de Ecolo, la ĉefa ekologia-alternativa politika partio en francparolanta Belgio.