Zahájí (Lesná)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zahájí (apartigilo)
Zahájí
germane: Waldheim
pereinta vilaĝo
Fiŝlago Nový rybník, kiu foje apartigis Přední kaj Zadní Zahájí.
Oficiala nomo: Zahájí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Lesná
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia arbaro
Situo Zahájí
 - alteco 640 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 17″ N 12° 26′ 50″ O / 49.70472 °N, 12.44722 °O / 49.70472; 12.44722 (mapo)
Katastro 2,05 km² (205 ha) Zahájí u Lesné
Unua skribmencio 1607
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zahájí (Lesná)
Portalo pri Ĉeĥio

Zahájí (germane Waldheim) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, en montaro Bohemia arbaro, en hodiaŭa distrikto Tachov. La vilaĝo troviĝis sur limo de Bohemio kaj Bavario, en valo de rojo nomata Zahájský potok kaj proksime de ĝis kunfluejo kun rojo Celní potok. Plej proksimaj domaroj en la ĉirkaŭaĵo estadis Schwanhof sur flanko germana kaj Jedlina (Neu Losinthal) kaj Česká Ves (Böhmischdorf) sur ĉeĥa flanko, sed kiuj pereis en la sama tempo kiel Zahájí. Plej proksima ĝis nun loĝigata domaro sur la ĉeĥa flanko estas Stará Knížecí Huť.

Zahájí situas en katastra teritorio Zahájí u Lesné kun areo 2,05 km², kiu apartenas al municipo Lesná.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 17-an de majo 1607 aĉetis vitroblovista entreprenisto Pavel Schürer (aŭ Schürrer) de imperiestro Rudolfo la 2-a parton de limregiona arbaro apud la tn. Vojo Schönwald, kiu apartenis al senjorujo Tachov. Li fondis ĉi tie senjoran sidejon kaj bienon, kiujn ili unue nomis Grünwald. La vilaĝo baldaŭ disvolviĝis je pluaj loĝkonstruaĵoj, vitroblovado, bierfarejo, gastejo kaj viandvendejo. Pro disputoj kun palatinata familio Wirsbergidoj Schürer en la jaro 1617 vendis la tutan vilaĝon kaj tiu poste rapide alternis siajn posedantojn. Inter la jaroj 1813 kaj 1884 Waldheim estis posedaĵo de familio Malovcidoj. Arnošt Malovec krom alia renovigis tiutempe jam dezertiĝintan kastelon, situanta plej prefere sur fundamentoj de senjora sidejo el la tempoj de Schürer.

Restaĵoj de keloj de kastelo el Zahájí.

Post foriro de Malovcidoj la posedaĵo de la bieno estis disvendata. La vitroblovejon aĉetis juda firmao Kupfer & Glaser, kiu iom post iom malaltigis la produktadon, nur en la jaro 1938, pro sekvoj de elproprumigo de ties posedaĵo, la trafiko de la vitroblovejo en Waldheim finiĝis tute. La 26-an de aprilo 1945 transiris sur Vojo Schönwald el Germanio ĝis Bohemio usonaj soldataroj kaj dum kunpuŝiĝo kun germanaj soldatoj forbrulis kelke da domoj. Post ellandigo de la germana loĝantaro Waldheim restis tute forlasita, nur dum konstruado de fera kurteno ĉirkaŭ la jaro 1955 la malplenaj domoj estis egaligitaj kun la tero. La detruado de vilaĝo estas dokumentita per fotografioj el la germana parto de la limo. En la germana flanko restis eĉ malgranda parto de vilaĝo konservita kaj ĝi portas ĝis nun nomon Waldheim, dum kio ĝi apartenas sub administradon de municipo Georgenberg.

Přední kaj Zadní Zahájí[redakti | redakti fonton]

En la lokoj, kie troviĝis Zadní Zahájí estas hodiaŭ jam nur paŝtejoj.

La devena parto de vilaĝo, fondita en la 17-a jarcento fare de Schürer pli poste nomiĝis kiel Přední Zahájí (Vorder Waldheim). En tiu ĉi parto ankaŭ situis kastelo, la vitroblovejoj kaj pluaj uzinoj kaj ĝi troviĝis pli proksime al la ŝtatlimo, tial konserviĝis el ĝi kelke da konstruaĵoj sur la germana flanko.

Zadní Zahájí (Hinter Waldheim) estiĝis pli poste kaj kreis ĝin kelke da mastrumaj konstruaĵoj. En la jaro 1930 situis en Zadní Zahájí 21 domoj kaj vivis ĉi tie 139 loĝantoj, ĉiuj de la germana nacieco.

Inter Přední kaj Zadní Zahájí troviĝis fiŝlago Nový rybník, kiu restis konservita eĉ post la pereo de ambaŭ domaroj.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Multe da fontoj mencias pri loka apartaĵo, kiu estis onidira situo de loka gastejo. Tiu estis establita rekte sur la bohemia-bavaria ŝtatlimo, dum kio unu el limŝtonoj situis meze de kuirejo kaj elkranisto onidire sur la dekstra flanko de la limo elkranis bohemian bieron kaj maldekstre la bavarian. Laŭ Procházka la limo inter la ŝtatoj kondukis tiel ĝis la jaro 1838, poste la konstruaĵo de gastejo (n-ro 11) jam estis registrita tute sur la ĉeĥa flanko.

Signifaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]