Zábřeh (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zábřeh
kastelo
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo vd
Lando Ĉeĥio vd
Situo Ostrava-Sudo
Situanta sur U Zámku
Situo
Geografia situo 49° 48′ 26″ N, 18° 14′ 25″ O (mapo)49.807280318.2402567Koordinatoj: 49° 48′ 26″ N, 18° 14′ 25″ O (mapo)
Zábřeh (Ĉeĥio)
Zábřeh (Ĉeĥio)
DEC
Situo de Zábřeh
Map
Zábřeh
vdr
Kastelo Zábřeh – fasado
Kastelo Zábřeh – kortego

Kastelo Zábřeh troviĝas en ostrava urboparto Ostrava-Sudo proksime de haltejo de UAT Karpatská. Temas pri la plej malnova konstruaĵo de eksa municipo Zábřeh nad Odrou. Ekde la 25-a de februaro 2005 ĝi estas kultura memorigaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo situas sur loko de eksa burgaro, kiu ĉi tie situis ankoraŭ en la jaro 1593 kaj skribe ĝi estas menciata jam en la jaro 1529. En interŝanĝo de la 16-a kaj la 17-a jarcentoj ĉi tie Ctibor Syrakovský z Pěrkova lasis konstrui kastelon. Ekde la jaro 1652 posedanto fariĝis olomouca ĉefepiskopujo, kiu lokigis ĉi tien sidejon de mastruma administrado de ĉi tiea kapitula kortego. Samtempe ĉi tie loĝis okupitoj kun siaj familioj (informo el la jaro 1921 indikas, ke ĉi tie estis dek loĝejoj kun kvindek membroj). Baldaŭ post akiro de la kastelo la ĉefepiskopujo faris ties alikonstruon al baroka aspekto. Je cent jaroj pli poste estis en la nove alkonstruita maldekstra alo establita kaplanujo, en alia parto poste bierfarejo. En la jaro 1892 kaj 1895 okazis malpli grandaj reguligoj de la tuta kastelo. En 1975 la ŝtato faris sufiĉe nesenteman intervenon, kiam enkadre de "modernigo" la konstruaĵo ricevis duklinan tegmenton.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe posedanto de la kastelo estas privata firmao, kiu faris ties ĉefan riparon kaj alikonstruis ĝin al luksa hotelo por pretendemaj klientoj kaj bierfarejo. La rekonstruo okazis sub inspekto de memoriga instituto. La entreprenista intenco celas proksimecon de ČEZ Aréna, el kies vizitantoj devus rekruti klientojn al la hotelo.

En vertikalajn konstrukciojn oni intervenis minimume, portkonstrukcioj restis netuŝitaj. La devenaj estas ankaŭ volboj kaj ŝtuparejoj, originan aspekton konservis ankaŭ fenestroj. En la unua etaĝo estas trabaj plafonoj kun subrigardo el lignotabuloj. Malnova ekstera galerio estis forigita kaj anstataŭigita per nova ligna.

Sume la rekonstruo estas taksata pozitive.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]