Youri Djorkaeff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Youri Djorkaeff
Persona informo
Naskonomo Youri Raffi Djorkaeff
Naskiĝo 9-an de marto 1968 (1968-03-09) (56-jaraĝa)
en Liono
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Jean Djorkaeff
Frat(in)o Misha Djorkaeff
Infano Oan Djorkaeff
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Youri Djorkaeff estas franca futbalisto. Li naskiĝis la 9-an de marto 1968 en Liono. Dum sia profesia futbalista kariero li membris en la unuaj viraj teamoj de la kluboj AS Monako FK (1990-1995, Paris SG (1995-1996), Inter Milano (1996-1999), 1 FC Kaiserslautern (1999-2002), Bolton Wanderers FC en Horwich, Anglio (2002-2004), Blackburn Rovers el la samnoma angla urbo Blackburn (2004-2005) kaj New York Red Bulls (2005-2006). Kadre de tio, li kun-konkuris en la en la Serio A de Italio (1996-1999), Unua germania ligo de futbalo (1999-2002), en la F.A. Supra Ligo de Anglio (2002-2005) kaj en la Granda Ligo Futbala de Usono (2005-2006). Krome li ekde 1998 membris en la usona nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj, poste en laŭaĝaj pliaj junulaj naciaj teamoj, kaj ekde 1993 ĝis 2002 membris en la Franca nacia teamo de futbalo - en tiu tempo li ludis en 82 matĉoj kaj atingis 28 golojn. Interalie li partoprenis en la teamaj matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1996 kaj Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2000 kaj en la Futbala Mondpokalo 1998 kaj 2002.

en 2014