Yap

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri la aliaj signifoj de YAP rigardu en YAP.
Yap
Ŝtato
insulo [+]

LandoFederacio de Mikronezio

Supermara alteco178 m [+]
Koordinatoj10° N, 138° O (mapo)9.5333333333333138.11666666667Koordinatoj: 10° N, 138° O (mapo)
Ĉefurbo[[]]
- koordinatoj10° N, 138° O (mapo)9.5333333333333138.11666666667Koordinatoj: 10° N, 138° O (mapo) [+]
Akvokolektejo307,95 km² (30 794 ha) [+]
Areo307,95 km² (30 794 ha) [+]

Loĝantaro11 377 [+] (2010)
Denseco36,94 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+10:00 [+]
ISO 3166-2FM-YAP

Yap (Federacio de Mikronezio)
Yap (Federacio de Mikronezio)
DEC
Yap
Yap

Map
Yap

Vikimedia Komunejo:  Yap [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Yap (ankaŭ konata kiel Wa'ab loke) estas subŝtato de la Federacio de Mikronezio. La ŝtato konsistas el kvar proksimaj insuloj (Yap, Ĉuuk, Pohnpei kaj Kosrae), entute 145 insuletoj kaj atoloj, kiel Ulithi. Ĝi situas ĉ. 450 mejlojn sudokcidente de Guam kaj 360 mejlojn nordoriente de Palau.

La nocio Yap estas plursenca: Insulo Yap estas korala insulo, ĉirkaŭita de la tri insuloj Gagil-Tomil, Maap kaj Rumung. La kvar insuloj entute nomiĝas Yap proper. La mikroneza federacia ŝtato Yap entenas la menciitajn aliajn insuletojn kaj atolojn.

La ĉefurbo de Yap estas Colonia.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La ŝtato Yap havas pli ol 11.000 loĝantojn, el kiuj 2/3 vivas sur la insulo Yap mem.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj loĝantoj alvenis verŝajne en la 3-a jarmilo a.K. ĉefe el Malajzio, kiun pruvas la simileco de la japa lingvo al la malaja.

Ekde la 16-a jarcento, Yap estis oficiale posedaĵo de Hispanio, en 1898 tiu de la Germana Imperio. Dum la unua mondmilito, la insulojn okupis la Japana Imperio.

Post la dua mondmilito, Yap iĝis parto de administra aro de pacifikaj insuloj de Usono. Ĝi iĝis - kiel sendependa ŝtato - parto de Mikronezio en 1986.

Aldonaj informoj[redakti | redakti fonton]

La insulo de Yap estas konata pro rara monsistemo de stonmono, konata kiel Rai. Ili estas grandaj torusoj da ŝtono, ofte kalcito. Iuj estas tiel granda kiel 4 metroj, tamen multaj estas malpli grandaj. Ĝi nuntempe ne estas uzata kiel pagmono.

Ekzistas t.n. virdomoj por plaŭdi, rakonti tradiaĵojn, lerni.

Ne ekzistas privata posedo de agro, grundo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.