Xavier Rodon i Morera

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Xavier Rodon i Morera (Mataró, 1961) estas kataluna muzik-instruisto kaj esperantisto. Li estis aktivulo de Kataluna Esperanto-Junularo kaj sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio. En 1986 li, duope kun Pep Tordera, kreis Kordojn, la ĝermon de la posta muzik-ensemblo Kaj Tiel Plu, en kiu li plu kantas.