Wordle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wordle
Disvolvo Josh Wardle
Eldoninto The New York Times
Distribuo The New York Times
Platformo TTT-legilo
Licenco nelibera permesilo
Ĝenro vorta ludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
vdr
Ekrankopio de la ludo

Wordle estas retumila ludo evoluigita de usona programisto Josh Wardle en 2021. La celo de la origina versio de la ludo estas diveni kvinliteran anglan vorton en ses provoj. La ludo iĝis populara malfrue en 2021, kaj en januaro 2022 ĉirkaŭ du milionoj da homoj ludis ĝin ĉiutage.

La 1-an de februaro 2022 la ludo estis aĉetita de la eldonejo New York Times por neprecize konata sumo de sep ciferoj, do pli ol unu miliono da usonaj dolaroj.

Ne tuj klaras, ĉu la decido de New York Times aĉeti la originalan ludon iel tuŝos la alilingvajn kopiojn. Pli frue poŝtelefonaj apoj kiuj kopias la ludon estis forigitaj el la apobutiko de Apple – Wordle ne havas oficialan apon.

Ekzistas du esperantlingvaj versioj de la ludo: Wordleo [1] kaj Vortjo [2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Wardle kreis la ludon kiel privata ludo por li kaj lia partnero. Meze de oktobro 2021, post montrado ke la ludo estas ricevita kun simpatio inter liaj konuloj - li publikigis la ludon al publika uzo. Kiel rezulto, la nombro de uzantoj saltis: la 1-an de novembro 2021, nur 100 homoj ludis la ludon, sed komence de januaro 2022, jam 300 000 homoj ludis ĝin ĉiutage, kaj meze de januaro ilia nombro atingis du milionojn da ludantoj. Eble la ĉefa allogaĵo de la ludo estas, ke ĉiuj uzantoj ricevas la saman puzlon en la sama tago, kaj povas kompari siajn rezultojn. Nun milionoj da homoj ludas ĝin ĉiutage, kaj afiŝoj pri rezultoj videblas ĉie en sociaj retejoj. Fakte la ludo vaste populariĝis ekde decembro, kiam estis aldonita la eblo diskonigi la rezulton rete.

Google desegnis specialan doodle-on, kiu aperas serĉante la terminon "Wordle" en la serĉilo.

Laŭ la deklaro de la ellaboranto S-ro Wardle, li evoluigis la ludon nur por plezuro kaj havas neniun intencon de farado de iujn ajn financaj profitoj el ĝi. Kvankam la originala ludo estas anglalingva, rapide aperis tradukoj en dekoj da lingvoj, inkluzive de Esperanto [3].

Reguloj[redakti | redakti fonton]

Ĉiutage kvin-litera vorto estas elektita kaj ludantoj devas diveni la vorton ene de ses provoj. La ĉiutaga vorto estas la sama por ĉiuj ludantoj kaj povas esti ludita nur unufoje tage. Post ĉiu provo, la koloroj de la kaheloj ŝanĝiĝos por montri al la ludanto kiom proksime ili estas al diveni la vorton. Se la vorto ne ekzistas en la vortlisto forviŝu ĝin kaj provu alian denove. La divenvorto devas esti norma vorto. Responde al ĉiu diveno, la sistemo respondas kolorigante la literojn laŭ ilia ĉeesto kaj pozicio en la elektita ĉiutaga vorto. Griza litero indikas, ke la litero tute ne ekzistas en la vorto, flava litero - la litero ekzistas en la vorto en alia loko, verda litero - la litero ekzistas en la vorto en la sama loko. En la angla, la ĉiutaga vorto estas unu el 2,315 elektitaj vortoj, el ĉirkaŭ 12 000 kvinliteraj vortoj en la angla lingvo.

La esperantlingvaj versioj: Wordleo kaj Vortjo[redakti | redakti fonton]

WORDLEO estas (neoficiala) Esperanta versio de WORDLE. Ĝi estis adaptita kaj tradukita de: Esperanto CAT (Kataluna Esperanto-Asocio). La kreinto de Wordleo estas Enric Pineda. [3]

Krom la grafika aspekto, la du esperantlingvaj versioj de Wordle ŝajnas havi iom malsamajn vortlistojn. Wordleo akceptas nur bazajn formojn de vortoj, sed en Vortjo funkcias ankaŭ vortoj kun aliaj finaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]