Wolfram Siebeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfram Siebeck
Persona informo
Wolfram Siebeck
Naskiĝo 1-an de januaro 1928 (1928-01-01)
en Duisburg
Morto 7-an de julio 2016 (2016-07-07) (88-jaraĝa)
en Mahlberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo televida prezentisto • ĵurnalistoverkisto vd
Aktiva dum 1948– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wolfram SIEBECK (naskiĝinta la 19-an de septembro 1928 en Duisburg, mortinta la 7-an de julio 2016 en Mahlberg[1]) estis germana kritikisto gastronomia, ĵurnalisto kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Siebeck estis la filo de administracia oficisto kaj posta gastejestro (Walter Siebeck). Li pasigis la junulajn jarojn en Essen kaj Bochum. La finon de la Dua mondmilito li estis kontraŭaviadila defendisto kaj arestitis. Kelkajn monatojn li vivis en britia internigejo sur Fehmarn.

La unuajn jarojn postmilitajn Siebeck estis pentranto de reklamoŝildoj. Kiam en 1948 fonditis la gazeto "Westdeutsche Allgemeine Zeitung" (WAZ) Siebeck dungitis kiel gazetara desegnisto. Poste li laboris kune kun la amiko Roland Topor.

Danke al heredita mono Siebeck povis permesi al si frekventi ekde 1950 la Artlernejon de Wuppertal. Tiam li faris ankaŭ la unuan vojaĝon en Franclandon. Kiam Willy Fleckhaus fondis en 1958 en Kolonjo la gazeton "Twen" oni permesis al Siebeck skribi propran kolumnon. Dum jaroj multaj li skribis ankaŭ por "Stern" kaj "Die Zeit", sed ankaŭ por la fakgazeto porbonemanĝemulan "Der Feinschmecker". Ekster tio li ade publikigis verketojn kiel restoracikritiksto. Ĝis 2011 li havis propran semajnan kolumnon ĉe "Die Zeit". Ekde 2011 li ne plu regule faris tion sed ekverkis la blogon Wo is(s)t Siebeck?. Sed ankaŭ tie la agado ekmaloftis ekde 2015. Li tre engaĝiĝis kontraŭ malbona, antaŭpreparita manĝado, ofte en ŝerca aŭ sarkasma aŭ eĉ ofendanta tono. Li ankaŭ plendis malbonan bestobredadon.

Je la komenco de la 1980-aj jaroj li havis propran kuirelsendon televidan ĉe "Südwestfunk".

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1991: nomumo "Chevalier du mérite agricole" fare de la registaro de Franclando
  • 2003: ricevo de la Federacia meritokruco germana de unua klaso ("Bundesverdienstkreuz erster Klasse")
  • 2008: "Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien" far la lando de Vieno

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gero von Boehm: Wolfram Siebeck. 4. Januar 2006. Interview in: Begegnungen. Menschenbilder aus drei Jahrzehnten. Collection Rolf Heyne, München 2012, ISBN 978-3-89910-443-1, S. 469–476.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Intervjuoj