Wissensturm
Koordinatoj: 48° 17′ 27″ Nordo 14° 17′ 18″ Oriento / 48.29074 °N, 14.28830 °O (mapo)
Wissensturm (VIsenzturm. En Esperanto: „Turo de scio”) estas turdomo en Linco. Malfermita en 2007, ĝi nun loĝigas Lincan popolan altlernejon kaj la urban bibliotekon.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
En 2004 la komunuma konsilantaro decidis konstrui la Wissensturm, kaj en Septembro de 2007 la 63 metrojn alta, kaj 16 etaĝ-havanta konstruaĵo estis malfermita.